Duaranga teritoria divido en Argentino estas subdivido de la provincoj kaj de la ĉefurbo Bonaero. En tiuj ĉiuj ili estas nomataj departementoj, escepte en la provinco Bonaero kie pro historiaj tialoj ili nomiĝas partidos kaj en la Autonoma Urbo Bonaero kie ili nomiĝas comunas (komunumoj).
Kutime ene de ties limoj troviĝas urbo, nomita cabecera (ĉefurbo) kiu estas sidejo de la dependaĵoj por administrado kaj de la provincaj delegitaroj. Foje la duarangaj dividoj ne havas urbojn en sia teritorio (kiel ĉe la komunumoj de la urbo Bonaero) aŭ ne havas precizan urbon nomumita kiel ĉefurbo.
La averaĝa areo de la subdividoj de la lando estas de 5285 km² kaj de 7123 km² se enkalkuli la teritoriojn sen reala suvereneco. La subdivido plej etenda estas la departemento Deseado, en Santa Cruz kun 63 784 km². Se konsideri la teritoriojn postulitaj de Argentino, la plej etenda estus Argentina Antarkto kun 965 597 km².[1] La Komunumo 2 de Bonaero, kun 5,9 km²,[2] estus la divido malplej etenda.
Laŭ la censo de 2010 la plej loĝata estas la partio La Matanza en la provinco Bonaero, kun 1 775 816 loĝantoj kaj la malplej loĝata estas la departemento Lihuel Calel en La Pampa kun 439 loĝantoj. Se konsideri la postulitajn teritoriojn, Insuloj de Suda Atlantiko estus la departemento kun malplej da loĝantoj, kun nur 17 personoj.[3] La averaĝa loĝantaro de ĉiu divido estas de 76 413 personoj, tamen nur 91 (17 % de la totalo) superas la 100 000 loĝantojn, indike ke granda parto de la loĝantaro troviĝas koncentrita en malmultaj dividoj, kun hegemonio de la rura aŭ duonrura karaktero de la resto.
La divido plej densa estas la Komunumo 3 de Bonaero kun 29 302,7 loĝ/km². La malplej densa estas Lihuel Calel, kun 0,03 loĝ/km². [3]
Je 2013 estas totalo de 528 duarangaj dividoj en la argentina teritorio, (inklude la departementoj Argentina Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko, kiuj troviĝas sur disputataj teritorioj) klasitaj jene:
La jena listo montras la nombron de subdividoj de ĉiu argentina provinco[4] kaj de la Autonoma Urbo Bonaero: