Dubenzofurano | |||||
Plata kemia strukturo de la Dubenzofurano | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Dubenzofurano | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 132-64-9 | ||||
ChemSpider kodo | 551 | ||||
PubChem-kodo | 568 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | blanka kristala pulvoro | ||||
Molmaso | 168.195 g·mol-1 | ||||
Denseco | 1.0886g cm−3[1] | ||||
Fandpunkto | 79 °C | ||||
Bolpunkto | 287 °C | ||||
Ekflama temperaturo | 130 °C | ||||
Solvebleco | Akvo:10.03 g/L | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 1.7 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R51/53 R22 R39/23/24/25 R23/24/25 R11 R20/21/22 R63 R43 R36/37/38 R45 R67 R40 [2] | ||||
Sekureco | S22 S24/25 S61 S29 S45 S36/37 S16 S7 S7/9 S23 S53 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Averto | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H411 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P273, P301+312, P330, P391, P501[3] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Dubenzofurano estas heterocikla organika komponaĵo kies kemia strukturo estas du benzenaj ringoj fanditaj al centra furana ringo. Fizike ĝi estas volatila blanka solidaĵo solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj.
Halogenidhavaj duoksinoj kaj dubenzofuranoj estas vaste vivmediaj poluantoj kaj enviciĝas inter la plej akute toksaj komponaĵoj jam produktitaj. Halogenidhavaj duoksinoj kaj dubenzofuranoj ne estas produktitaj por komercaj celoj, ili ekaperas kiel spurpoluciantoj en certaj industriaj procezoj kiuj faras uzon el halogenidigaj reakcioj en ĉeesto de fenolaj substratoj. Klasikaj ekzemploj inkludas certajn paperblankigajn procezojn, la produktadon de acido-herbicidaj miksaĵoj de fenokso-acetata acido tia kia la "Oranĝa Agento" kaj la sintezo de la heksaklorofino longatempe uzata en antibakteriaj sapoj.[4]
Kvankam duoksinoj kaj dubenzofuranoj povas facile detruiĝi per varmaj kaj kemiaj traktadoj, ili ofte ĉeestas en la vivmedio laŭ malaltaj sed tokso-konsiderindaj koncentriĝoj. La varma aŭ kemia detruo de la vastaj kvantoj da sojloj kaj aliaj poluitaj materialoj per duoksinoj kaj dubenzofuranoj estas nek ekonomie praktikebla nek vivmedie akceptebla. Ilia elimino per mikrobiaj biodegradigaj procezoj tiam estus aparte konsiderinda, ĉar tiuj procezoj estas selektivaj, nedetruivaj kaj ekonomiaj. [5]