Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dulliken (stacidomo). |
Dulliken | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Dulliken | |||||
Centro de Dulliken kun turo de la katolika preĝejo | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Soloturno | ||||
Distrikto | Olten | ||||
Geografia situo | CH1903: 638323 / 244782 (mapo)47.3527777777787.9458333333333Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 57′ O; CH1903: 638323 / 244782 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4712 | ||||
Areo | 6,06 km² | ||||
Alteco | 436 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4657 | ||||
Komunumkodo | 2573 | ||||
Mapo de Dulliken | |||||
Dulliken estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4 712 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Dulliken situas sude de la rivero Aro ĉe la norda deklivo de la ĵurasa montoĉeno Engelberg. En la najbara komunumo Däniken situas la atomcentralo Gösgen, kiu produktas proksimume 15% de la svisa elektro. Al la komunumo Dulliken apartenas krom la ĉefvilaĝo Dulliken mem la setlejoj Leimgruben kaj Engelberg.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,06 km², de kiuj 33,2% estas kovritaj de arbaro, 38,4% servas por agrikulturo kaj 27,2% por setlado. [1]
La komunumo Dulliken limas en nordo al Winznau, en nordoriento al Obergösgen, en oriento al Däniken, en sudoriento al Walterswil, en sudokcidento al Oftringen (AG), en okcidento al Starrkirch-Wil, kaj en nordokcidento al Olten.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Araŭo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Araŭo kaj Olten al Soloturno kaj Bielo. Krome tra la komunumo pasas diversaj buslinioj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-okcidento en distanco de proksimume 8 kilometroj orienten.
La unua dokumenta mencio de Dulliken datiĝas el la jaro 924 kiel Tullinchova. La malalta jurisdikcio pri Dulliken apartenis dum mezepoko al la Abatejo Schönenwerd kaj pere de la Habsburgoj estis transdonita al la protektovoktoj de la abatejo, la Baronoj de Gösgen-Falkenstein. Ili vendis Dulliken en la jaro 1458 kun la tuta voktejo al Soloturno. En la jaro 1627 Dulliken estis deprenita de la voktejo Gösgen kaj atribuita al la ĉefejo Olten. [2]