*
indikas ripeton.Ĝenerale duuma dosiero estas ĉia dosiero entenanta ciferecigitajn datumojn en formo de vico da bajtoj. Ĉiu bajto estas traktebla kiel duuma entjero; tial ankaŭ la enhavo de la tuta dosiero estas prezentebla per duuma elŝuto de ĝiaj bajtoj; de tie la epiteto.
Formale do teksta dosiero estas subnocio de «duuma dosiero»; sed praktike oni kutime uzas la terminon «duuma dosiero» speciale kaj komplemente, en la senco «ne-teksta dosiero» — do tia dosiero, kies datumoj ne estas rekte interpreteblaj per la bazaj operaciumaj rimedoj, kiuj postulas iun specialan traktilon (ekz‑e grafikan, videan programon).