Dvakačovice | |||
municipo | |||
Dvakačovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dvakačovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrudim | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Novohradka | ||
Situo | Dvakačovice | ||
- alteco | 248 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 01″ N 15° 53′ 49″ O / 49.98361 °N, 15.89694 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,64 km² (364 ha) Dvakačovice | ||
Loĝantaro | 227 (2024) | ||
Denseco | 62,36 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1415 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 62 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 504955 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dvakačovice | |||
Retpaĝo: www.dvakacovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Dvakačovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 8 km nordoriente de urbo Chrudim, 11 km okcidente de urbo Pardubice kaj 6 km norde de urbo Dašice. Dvakačovice troviĝas sur varma marna deklivo super rivero Novohradka. Vivas ĉi tie 227 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořice, Hrochův Týnec, Úhřetice, Vejvanovice, Úhřetická Lhota kaj Kostěnice.
Ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estis prisetlita jam en pratempo. De ĉi tie estas trovaĵoj el la pli frua kaj malfrua bronzaj epokoj, kulturoj luzacia kaj silezi-platenica. En la teritorio vivis en latena epoko (400 - 0 jaroj a.K.) keltoj. Pri relative densa slava prisetlo atestas kupolsepultejo en arbaro oriente de la vilaĝo kaj pluaj trovaĵoj.
En la jaro 1415 nobelulo Štěpán el Dvakačovice aligis sian sigelon al plendo kontraŭ bruligo de Magistro Johano Hus. En Dvakačovice kaj proksimaj vilaĝoj ekzistis de husanaj tempoj multnombra komunumo de Bohemiaj Fratoj kaj de la 18-a jarcento la vilaĝo estas centro de evangeliana eklezio. Evangeliana preĝejo estis en la vilaĝo konstruita en novgotika stilo en la 19-a jarcento. Estas ĉi tie ankaŭ katolika kapeleto de la Plej Sankta Triunuo sur vilaĝplaco, ankaŭ en novgotika stilo el la 19-a jarcento.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 362 |
1880 | 378 |
1890 | 390 |
1900 | 391 |
1910 | 411 |
1921 | 411 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 399 |
1950 | 310 |
1961 | 312 |
1970 | 249 |
1980 | 177 |
1991 | 140 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 142 |
2014 | 178 |
2016 | 172 |
2017 | 172 |
2018 | 168 |
2019 | 170 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 173 |
2021 | 162 |
2022 | 163 |
2023 | 195 |
2024 | 227 |
Fruktodonaj grundoj kaj klimaj cirkonstancoj liveris kondiĉojn por sukcesa agrokulturado, fruktoĝardenoj kaj en pasinteco ankaŭ por vinberĝardenoj. Arbara deklivo super la dekstra bordo de Novohradka estas signifa biokoridoro ebliganta migradon de animaloj en tre senarba pejzaĝo.
Super la riverbaraĵo en Dvakačovice komenciĝas signifa akvomastruma konstruaĵo, malnova artefarita kanalo Zmínka. Kanalo estis konstruita en la 15-a jarcento, en tempo de rapida disvolvo de fiŝlaga mastrumado. Ĝi estas nuntempe 11,5 km longa kaj kondukas akvon el Novohradka al Loučná. Ĝia ĉefa tasko estis provizi per akvo fiŝlagan sistemon sub Černá za Bory, kie nuntempe estas vilaĝoj Staročernsko kaj Spojil.
Vidindaj estas domo n-ro 10 el la 1-a duono de 19-a jarcento, teretaĝa kun dekore dividita frontalo kaj bieno n-ro 41 kun pordego el la komenco de 19-a jarcento.
Tra la vilaĝo iras signitaj cikloturismaj padoj n-ro 4111 el Horní Roveň al Zbohov kaj n-ro 4122 el Dašice al Přibyslav.