Dwarkanath Kotnis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1910 en Solapur |
Morto | 9-an de decembro 1942 (32-jaraĝa) en Tang County |
Mortokialo | Epilepsia krizo |
Tombo | North China Military Martyrs Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Brita Raĝo |
Alma mater | Universitato de Mumbajo King Edward Memorial Hospital and Seth Gordhandas Sunderdas Medical College (en) Deccan College Post-Graduate and Research Institute (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Guo Qinglan (en) |
Okupo | |
Okupo | armea kuracisto kuracisto |
Dwarkanath Shantaram KOTNIS (marate द्वारकानाथ शांताराम कोटणीस, Dvārkānāth Śāṁtārām Koṭṇīs; ĉine 柯棣华, Kē Dìhuá; naskita la 10-an de oktobro 1910 en Solapur, Maharaŝtro - la 9-an de decembro 1942 en Ĉinio) estis barata kuracisto kiu estis konata pro sia laboro.
Kune kun M. Atal, M. Cholkar, B. K. Basu kaj D. Mukerji, li estis membro de la kvin-membra hinda medicina misio sendita al Ĉinio en 1938 fare de Jawaharlal Nehru laŭ la peto de Zhu De [1].
En novembro 1941, li geedziĝis kun ĉina flegistino, Guo Qinglan. Li havis filon kun ŝi, kiu estis nomita Yinhua, kiu signifas "Hindio kaj Ĉinio" en la ĉina. En 1942 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio [2].
Li mortis subite la 9-an de decembro 1942 pro epilepsia atako [3].
Post lia morto, li iĝis ikono de ĉin-hinda amikeco. Estas tradicio, ke dum vizito al Barato, la Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko aŭ la Ĉefministro renkontiĝas kun la familio Kotnis [4].
Surbaze de lia biografio, hinda filmo pri Kotnis ( Dr. Kotnis Ki Amar Kahani, reĝisorita kaj ĉefrola de V. Shantaram ) estis farita en 1946 kaj en 1982 ĉina filmo ( Kē Dìhuá dàifu《柯棣华大夫》, "Dr. Kotnis").
Estas statuo de li ĉe la Norman Bethune Internacia Paca Hospitalo en Ŝiĝjaĝŭango. Memorhalo estis malfermita por li en la hospitalo mem dum la 34-a datreveno de lia morto.
La tombo de Dwarkanath Kotnis (Ke Dihua mu) situas en la Tombejo de Herooj en Xinhua Distrikto, Ŝiĝjaĝŭango, inter la ripozejoj de Dr. Norman Bethune kaj kanada flegistino Jean Ewen. Ĝi estas en la listo de monumentoj de la provinco Hebejo ekde 1982.
Li ankoraŭ estas honorita hodiaŭ kiel ekzemplo de ĉin-hinda amikeco, kaj la Ĉina Komunista Partio honoris lin kiel Malnova Amiko de la Ĉina Popolo [5].