Dziady (beloruse: Дзяды; ukraine: Діди; litove: Ilgės; esperante: Avoj) – en slava folkloro difino por spiritoj de prauloj kaj aro de antaŭkristanaj ritoj, moroj kaj kutimoj, kiuj estis al ili dediĉitaj. Ilia esenco estis „partopreno de vivantoj kun mortintoj”, kaj konkrete ligo de rilatoj kun la animoj de prauloj, periode revenantaj al sidejoj el la tempo de sia vivo.
Celo de la celebrado estis akiro de la favoro flanke de mortintoj, kiujn oni konsideris zorgantoj pri fekundeco. La nomo „dziady” estis uzata en unuopaj subdialektoj ĉefe sur terenoj de Belorusio, Polesio, Rusio kaj Ukrainio (kelkiam en apudlimaj areoj, ekz. Podlaĥio, Smolenska provinco, Aŭkŝtajtio). Tamen sub diversaj aliaj nomoj funkciis tre proksimaj ritaj praktikoj, universalaj inter slavoj kaj baltoj, sed ankaŭ en pluraj eŭropaj kulturoj, ankaŭ eĉ ekstereŭropaj.
La popola ceremonio iĝis inspiro al la dua parto de la verko "Dziady" de Adam Mickiewicz, kies centra motivo estas scenoj de alvokado de animoj dum vilaĝa kunveno, okazanta en forlasita tombeja kapelo. Ĝin akompanas Aŭguristo (simila al ŝamano), eldiranta ritajn formulojn kaj alvokanta animojn de la mortintoj restantaj en purgatorio. Ili estas dirontaj kio necesas por ilia savo kaj povas iom nutriĝi per alportitaj por ili manĝaĵoj.
De 2020 belorusoj ne povas festi la riton, kiu iĝis nacia festo, malpermesita de la reĝimo de Aljaksandr Lukaŝenka. Oni celebras diaspore.