Dámaso Pérez Prado | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | José Dámaso Pérez Prado |
Aliaj nomoj | Pérez Prado |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1917 en Matanzas |
Morto | 14-an de septembro 1989 (71-jaraĝa) en Meksikurbo |
Mortokialo | Apopleksio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantisto dirigento pianisto aktoro |
Dámaso Pérez Prado (naskiĝinta la 11-an de decembro 1916 en Matanzas, Kubo; mortinta la 14-an de septembro 1989 en Meksikurbo) estis kuba muzikisto (piano, orgeno) kaj komponisto, kiu fariĝis konata sub la titolo „Reĝo de Mambo“.
La patrino de Pérez Prado estis instruistino. Li jam en frua infanaĝo lernis ludi klasikan muzikon sur la piano. Pli malfrue li ludis orgenon kaj pianon en la klubejoj de la regiono. En la 1940-aj jaroj li laboris precipe en Havano kaj membris en la Orquesta Casino de la Playa; en 1946 li fondis propran muzikbandon. En 1948 li transloĝiĝis al Meksiko, kie li pasigis la plej grandan parton de sia kariero. Li specialiĝis pri mambo, kaj per siaj karakteraj ripetfrazoj de kvinvoĉa trumpeta tonmetaĵo kaj forta kontrapunkto fare de kvarvoĉa saksofona tonmetaĵo li decide kontribuis al la popularigo de mambo. Ekde 1954 Prado laboris en Usono. Li mortis en la aĝo de 72 jaroj en sia elektita vivejo Meksikurbo.
Prado famiĝis kiel „Reĝo de Mambo“ kaj komponis konatajn pecojn kiel „Mambo Nº 5“ kaj „Mambo Nº 8“. Dum la florepoko de mambo li okupis la unuan rangon de la furoraĵo-vendolisto en Usono per la peco „Cherry Pink and Apple Blossom White“ je daŭro de dek semajnoj. Unuajn rangojn de la furoraĵo-listojn li ankaŭ okupis per ĝi en Germanujo[1], Britujo[2] kaj Aŭstralio. Prado estis ludinta ĉi tiun titolon unuafoje en 1951 por la kinofilmo „Underwater“, en kiu Jane Russell dancas pri „Cherry Pink“. En 1958 Pérez Prado denove metis per „Patricia“ unu el siaj propraj komponaĵoj denove sur la unuan rangon de la furorlistoj en Germanujo[1] kaj Usono[3]; en Britujo ĝi atingis la okan rangon[4]. Tiun ĉi pecon oni ludas dum la striptizosceno en la filmo „La Dolce Vita“ de Federico Fellini. Pérez Prado arigis en sian bandegon ĵazmuzikistojn kiel Bud Shank kaj Maynard Ferguson. Li ankaŭ prezentis en kinofilmoj en Meksiko, Usono kaj Eŭropo. Orkestron Pérez Prado lia filo nuntempe plue direktas.
En 1999 Lou Bega eldonis tutmonde sukcesan kopian version de „Mambo Nº 5“.