Dövény [dovEnj] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok.
Dövény situas sur deklivoj en valo, laŭ traira flankovojo. Kazincbarcika troviĝas 15, Miskolc 35 km-ojn.
La unua mencio devenis el la 14-a jarcento laŭ la tiama ortografio "Dyuin". Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. La refondiĝo en 1580 okazis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno kaj migra poŝto.