E. P. Thompson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Edward Palmer Thompson | |||||
Naskiĝo | 3-an de februaro 1924 en Oksfordo | ||||
Morto | 28-an de aŭgusto 1993 (69-jaraĝa) en Worcester | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Kolegio Corpus Christi Draka Lernejo Kingswood School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Edward John Thompson (en) vd | ||||
Gefratoj | Frank Thompson (en) vd | ||||
Edz(in)o | Dorothy Thompson (en) vd | ||||
Infanoj | Kate Thompson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto biografo labor historian (en) pacaktivisto ĵurnalisto historiisto romanisto historiisto de moderna epoko anti-nuclear weapons activist (en) vd | ||||
Laborkampo | Historio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edward Palmer Thompson (3a de Februaro 1924 – 28a de Aŭgusto 1993), kutime citita kiel E. P. Thompson, estis Brita historiisto, verkisto, socialisto kaj por-paco kampanjisto. Li estas probable plej bone konata nuntempe pro sia historia verkaro pri la Britaj radikalaj movadoj de fino de la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj, partikulare The Making of the English Working Class (1963).[1] Li publikigis ankaŭ influajn biografiojn de William Morris (1955) kaj de (postmorte) William Blake (1993) kaj estis fekunda ĵurnalisto kaj eseisto. Li publikigis ankaŭ la romanon The Sykaos Papers kaj kolekton de poezio. Lia verkaro estas konsiderata inter la plej gravaj kontribuoj al la historio de laboro kaj la sociala historio en la fino de la 20a jarcento, kun tutmonda efiko, inklude sur fakuloj de Azio kaj Afriko.[2]
Thompson estis unu el la ĉefaj intelektuloj de Komunisma Partio de Granda Britio. Kvankam li lasis la partion en 1956 pro la Soveta invado de Hungario, li neniam restis "historiisto en la marksisma tradicio", alvokante al ribelo kontraŭ Stalinismo kiel antaŭkondiĉo por la restaŭro de la "fido en niaj propraj revoluciaj perspektivoj" de komunistoj.[3] Thompson ludis gravan rolon en la dekomecna Nova Maldekstro en Britio fine de la 1950-aj jaroj. Li estis arda maldekstrema socialisto kritikisto de la Laborpartiaj registaroj de 1964–70 kaj 1974–79, kaj dekomenca kaj konstanta subtenanto de Kampanjo por Nuklea Senarmigado, kaj iĝis dum la 1980-aj jaroj la ĉefa intelektula lumo de la movado kontraŭ atomarmiloj en Eŭropo.[4]