EADS-projekto pri spaca turismo

La maketo de la Salono de Le Bourget

La Projekto por kosmoturismo de EADS Astrium, kies nomo ankoraŭ ne estas oficiale konata, estis anoncita la 13-an de junio 2007 en Parizo de EADS Astrium, la spaciala filio de la konsorcio EADS.[1] Tiu projekto montras la unuan ekpenetron de grava aganto de la kosmoindustrio en la sektoron de la kosmoturismo. Maketo laŭ reala grandeco de la antaŭa fuzelaĝo estas prezentita dum la Salono de Le Bourget 2007, en tendo, proksime de la Muzeo de Aero kaj de Kosmo apud la maketo laŭ reala grandeco de la raketo Ariadna 5.

Temas pri raketo-avio kun larĝa enverguro, kun anasa plano antaŭe kaj rekta alo malantaŭe. La propulso estas plenumita de kutimaj reakciaj motoroj por la atmosfera fazo, kaj de raketo-motoro funkcianta kun metano kaj oksigeno por la fazo de spaciala turismo. La raketo-avio povas transporti unu piloton kaj kvar pasaĝerojn. La dimensioj kaj la aspekto estas similaj al tiuj de jeto por negoco-aferoj.

EADS Astrium esperas komenci la disvolvon de tiu raketo-avio antaŭ 2008, kun kiel objektivo ebligi la unuan flugadon en 2012. La Tunizia loko Tozeur povus esti uzata por la provflugadoj. [2]

Deveno de la projekto

[redakti | redakti fonton]

La deveno de la projekto kuŝas en propono de grupo de junaj inĝenieroj francaj, germanaj, anglaj kaj hispanaj de EADS Astrium. Tiu propono estis studata en granda sekreto dum du jaroj, kaj fine ĝi estis aprobita de la prezidanto de EADS Astrium, François AUQUE.

La aŭstralia desegnisto Marc Newson rekuniĝis kun la skipo, kaj elpensis la stirejon.

Profilo de la flugado

[redakti | redakti fonton]

Post la ekflugo la aviadilo atingas la altecon de 12 km. Tiu kutima aeronaŭtika fazo daŭras ĉirkaŭ 45 minutojn. La piloto haltigas la reakciajn motorojn, kaj startigas la oksigenan-kaj-metanan raketo-motoron situantan malantaŭe de la veturilo. Tiam la aviadilo plialtiĝas laŭlonge de vertikala trajektorio. La aviadilo estas propulsita dum 80 sekundoj kun rapideco atinganta Maĥon 3. La maksimuma akcelado estas je 3 g (g = unuo de la tera gravito). Je alteco de 60 kilometroj, la raketo-motoro estas haltigita, kaj la aviadilo plualtiĝas ĝis maksimuma alteco de 100 kilometroj.

Estas la fazo de sengraviteco.

Poste la aviadilo malplialtiĝas ĝis 15 kilometrojn, dum ĝi estas iompostiome malakcelita de la atmosfero, kaj la motoroj estas restartigitaj por revenigi la aviadilon ĝis surteriĝa kurejo kutima.

Karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Maketo de la interno de la veturilo en la Salono de Le Bourget 2007

La totala maso de la veturilo dum la ekflugo estas 18-tuna. La aviadilo havas du reakciajn motorojn, kaj unu oksigenan-kaj-metanan raketo-motoron kun 30-tuna puŝo. La raketo-motoro uzas la teknologion de la Vulcain (la ĉefa motoro de la raketo Ariadna 5), sed ĝi estas reuzebla tridekfoje, kaj brulkonsumas metanon anstataŭ hidrogenon (uzado de hidrogeno postulus ujon kun tro granda volumeno).

La kajuto havas 2,3-metran diametron, kaj ebligas 3 m3 da spaco por ĉiu pasaĝero. La sidejoj estas ligitaj al pendola sistemo, kiu ebligas akceladon perpendikla al la dorso de la pasaĝeroj. La aviadilo estas konstruita por dek jaroj laŭ ritmo egala al unu flugado ĉiusemajne.[3]

Industria organizado

[redakti | redakti fonton]

La disvolvo estos kondukita de EADS Astrium sub teknika respondeco de Robert LAINÉ. Totala kosto de unu miliardo da eŭroj estis anoncita de diversaj fontoj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. france EADS Astrium rivelas avio-raketon dédiĉita al sub-orbita flugado[rompita ligilo]
  2. "Tunis espère que le site de Tozeur sera retenu pour le lancement du futur avion spatial" Arkivigite je 2012-10-25 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Canada.com
  3. "EADS Astrium se lance dans le tourisme spatial" Air & Cosmos, 15-a de junio, 2007, n° 2082 - Paĝoj 150-151

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]