EBird | |
---|---|
retejo • biologia datumbazo • citizen science project • interreta datenbanko | |
Retadreso | ebird |
eBird estas reta datumbazo pri observado de birdoj kiu havigas al sciencistoj, reserĉistoj kaj amatoraj naturalistoj ĝisdatigitan informaron pri birda distribuado kaj abundo. Origine limigita al vidaĵoj el la Okcidenta Hemisfero, ĝi estis ampleksigita por inkludi Novzelandon en 2008,[1] kaj poste por kovri la tutan mondon en Junio de 2010.[2] eBird estis priskribita kiel ambicia ekzemplo de aligi amatorulojn por arigi informon pri biodiverseco por uzado en scienco.[3]
Lanĉita en 2002 de Laboratorio Cornell de Ornitologio de la Universitato Cornell kaj de la National Audubon Society, eBird plukreskas kaj arigas riĉajn informofontojn por baza informaro pri bird-abundo kaj distribuado je vario de spaca kaj tempa skaloj. Ĉe Julio de 2013, ĉirkaŭ 100,000 unuopulaj uzantoj kunlaboris al dek milo da listoj, per pli ol 100,000,000 observaĵoj, kaj la informo pri ĉirkaŭ 10,240 specioj.[4][5]