Eatonville | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbeto en Usono ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98328 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 845 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 597 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 52′ N, 122° 16′ U (mapo)46.8683-122.27Koordinatoj: 46° 52′ N, 122° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 244 m [+] | ||
Areo | 4,769193 km² (47 6.9 193 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Eatonville estas urbeto en Kantono Pierce (Vaŝingtonio) en Usono. En 2010 ĝi havis 2 758 loĝantojn. Ĝia poŝtkodo estas 98328. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-20260 kaj 1519161, respektive.[1]
Thomas C. Van Eaton, algvidite de Indiano Henry, eksetlis la lokon en 1889, establante vendejon multe uzotan kaj de indiĝenaj kaj de enmigrintaj ĉirkaŭloĝantoj. Eatonville fariĝis grava ekirpunkto por vizitontoj al Monto Rainier. Antaŭ ol venis la fervojo, s-ro Eaton funkciigis diligencan servon por transporti turistojn de la stacio en Lake Park (nuna Spanaway) al la monto, kun tranoktado en Eatonville. Fervojo alvenis en 1902, kaj diversaj muelejoj kaj segejoj fondiĝis. En 1909 oni oficiale municipigis la urbeton. La ĉefa segejo fermiĝis en 1954. Lastatempe oni malfermis betonfabrikon. La ege ŝatata bestospektejo Northwest Trek situas apud Eatonville.[2]
Eatonville lokiĝas ĉe 46° 52′ 6″ N 122° 16′ 12″ U / 46.86833 °N, 122.27000 °U (mapo) (46.868253, -122.270065). Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la urbeto ampleksas areon de 4.4 km², tute sekteran.