Ebbsfleet United (oficiale: Ebbsfleet United Football Club) – ankaŭ konata kiel The Fleet – estas angla futbala unuiĝo el Northfleet, kiu estis fondita en 1946 kaj nuntempe ludas en la kvina klaso Conference National.
Ĝis majo de 2007, la unuiĝo havis la nomon Gravesend & Northfleet FC, kiu estiĝis el fuzio de la unuiĝoj Gravesend United FC kaj Northfleet United FC. Ĝi ŝanĝis sian nomon, post kiam la Eurostar Group kiel sponsoro ekapogis la klubon. La nova nomo venas de la Stacidomo Ebbsfleet International, ĉe kiu haltas ekde la 19-a de novembro 2007 la grandrapidaj trajnoj Eurostar.
La unuiĝo estis konata trans-regione, post kiam aĉetis ĝin en novembro de 2007 la futbala fanpaĝo „myfootballclub.co.uk Arkivigite je 2007-05-21 per la retarkivo Wayback Machine“, ĉe kiu ĉiu enpaganto de 35 pundoj (ĉ. 50 Eŭroj) ricevis voĉdonrajton pri ĉiu grava evento de la klubo. Ĉ. 30.000 uzantoj de la retpaĝo pagis la sumon.