Eberbach

Eberbach
Blazono
Eberbach (Germanio)
Eberbach (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Rhein-Neckar
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06271, 06263, 06272, 06276
Poŝtkodo 69412, 64754 (Badisch Schöllenbach), 69429 (Unterdielbach), 69434 (Brombach)
Aŭtomobila kodo HD
Oficiala Municipokodo 08226013
LOCODE DE EBB
Politiko
Komunumestro Peter Reichert (senpartia)
Adreso de la administrejo Leopoldsplatz 1
69412 Eberbach
Demografio
Loĝantaro 14504 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 28′ N, 8° 59′ O (mapo)49.4666666666678.9833333333333Koordinatoj: 49° 28′ N, 8° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 134 m
Areo 81,17 km²
Oficiala retejo http://www.eberbach.de/
vdr

Eberbach - prononco [Ebabaĥ] - estas urbo en la nordo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, 33 kilometrojn oriente de Heidelberg kaj apartenas al la distrikto Rhein-Neckar kaj al la distriktaro Karlsruhe. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 504 loĝantojn sur areo de 81,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 179 loĝantoj/km².

La germanlingva nomo de la urbo signifas "virapra rojo", kaj ambaŭ elementojn de la nomo fidele bildigas la urba blazono.

la monto Katzenbuckel ĉe Eberbach
bordo de la rivero Neckar
historia trabfaka domo "Altes Badhaus" (malnova bandomo)
la rempara turo "Blauer Hut" (blua ĉapo)

Geografia situo

[redakti | redakti fonton]

Eberbach situas en valo proksime al la monto Katzenbuckel, kiu havas altecon de 626 metroj kaj estas la plej alta punkto de la mezmontaro Odenwald.

Disdivido

[redakti | redakti fonton]

Al Eberbach apartenas la urbopartoj Neckarwimmersbach, Brombach, Friedrichsdorf, Lindach, Rockenau, Igelsbach, Gaimühle, Unterdielbach, Badisch Schöllenbach kaj Pleutersbach.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La historia mezepoka urbocentro inkluzivas partojn de la urbomuro kun kvar bone konservitajn turojn kaj multnombrajn pitoreskajn trabfakajn domojn. La ruino de la fortikaĵo Eberbach viziteblas sur monto alte super la urbo. La urbo situas ĉe la romantika "strato de fortikaĵoj", kiu kondukas de Mannheim okcidente ĝis Prago oriente.

En la urba arbaro de Eberbach staras la oficiale plej granda arbo de Germanio, kiu altas 60,1 metrojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]