Eccles | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Solre-le-Château | ||
INSEE kodo | 59186 [+] | ||
Poŝtkodo | 59740 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59186 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 92 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 12′ N, 4° 6′ O (mapo)50.2052777777784.1019444444444Koordinatoj: 50° 12′ N, 4° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 170 m - 223 m | ||
Areo | 3,54 km² ( 354 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Eccles (Nord) [+] | |||
Eccles, prononco [ɛkl], estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 111 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Eccles estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.
La vilaĝo Eccles troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Eccles etendiĝas sur 3,54 km².
Inter la vidindaj monumentoj de Eccles estas la preĝejo Saint-Lambert, kiu datiĝas de la 16-a jarcento.
Eccles apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.