Eddie Palmieri | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1936 (88-jaraĝa) en Bronkso |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | bandestro ĵazmuzikisto pianisto dirigento komponisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.eddiepalmierimusic.com/ |
Eddie Palmieri (* 15-an de decembro 1936 en Novjorko) estas usona pianisto kaj bandestro. Li validas kiel unu el la pionirojn de latinamerika, kuba kaj afrik-kuba ĵazo kaj hejmas ankaŭ en salso kaj novjorka salso.
Liaj parte italdevenaj geptatroj elmigris en 1926 el Ponce kaj ekloĝis en Hispana Harlemo, latinamerika geto en Manhatano. Palmieri muzikis jam en la aĝo de kvin jaroj. Li interesiĝis jam frue pri ĵazo kaj sekvis pianludo-lecionojn. En la aĝo de dek unu jaroj li prezentis en Carnegie Hall. Aĝe 14 jarojn Palmieri fondis sian unuan ensemblon kaj muzikis ankaŭ en aliaj grupoj, ekzemple ĉe Tito Rodríguez.
En la jaro 1962 li fondis la ensemblon La Perfecta, per kiu li popularigis la stilon ĉarango, kaj surdiskigis Lo Que Traigo Es Sabroso samkiel Muñeca. En 1968 la grupo malfondiĝis.
En 1971 li surdiskigis kune kun sia frato (orgeno) Vamos Pa'l Monte kaj Eddie Palmieri & Friends in Concert, Live at the University of Puerto Rico. En 1976 Palmieri ricevis kiel unua latinamerikano Gremion por The Sun of Latin Music.
En la 1980-aj jaroj li ricevis du Gremiojn por Palo Pa Rumbo kaj Solito. En la jaro 1987 li surdiskigis La Verdad, jaron poste El Rumbo Del Piano. En la 1990-aj jaroj li koncertis i. a. kun la ĉiulstlularoj Fania All-Stars kaj Tico All-Stars. En 2000 li anoncis sian retiriĝon el la muziknegoco. Li surdiskigis tamen ankoraŭ kune kun Tito Puente la albumon Masterpiece, por kiu li ricevis sian entute sesan Gremion.