Edeka | ||
---|---|---|
EDEKA ZENTRALE Stiftung & Co. KG | ||
negoco • supermarket chain • Colonial goods store vd | ||
Dum | 25-a de novembro 1907 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Stiftung & Co. KG | |
Ĉefestro(j) | Markus Mosa vd | |
Sidejo | New-York-Ring 6 und 6a | |
Lando | Germanio | |
Dungitoj | 402 000 (stato: 2020) | |
ISIN-kodo | DE000A0EAL21 | |
Posedata de | Edeka Minden-Hannover vd | |
filiaj kompanioj | Edeka Südbayern • Edeka Südwest • EDEKA Nord • Edeka Minden-Hannover • Netto Marken-Discount • Marktkauf • Edeka Getränkemarkt • Kupsch • CAP • HERKULES Bau&Garten • Q116056874 • Q116075225 vd | |
Partoprenanta | Q116056874 • Q116075225 vd | |
Posedataj kompanioj | Diska vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
EDEKA estas la plej granda superbazara firmao en Germanio.
Edeka estis fondita en 1898 kun la unio de 21 malgrandaj firmaoj. La firmaonomo evoluis el la inicialoj E.d.K., germane Einkaufsgenossenschaft deutscher Kolonialwarenhändler "Unuiĝo de Germanaj Koloniaj Varkomercistoj". La ĉefsidejo de Edeka situas en Hamburgo [1].
En 2005 Edeka aĉetis grandan superbazaran ĉenon, Spar, kiu inkluzivis 2 100 filiojn. Aktuale en 2006, ekzistas 11 500 edekaj filioj [2], kaj ĝia merkatparto en Germanio estas 26% [3]. La filioj de la ĉeno estas tre diversspecaj laŭ grandeco kaj intervalas de najbarecaj vendejoj ĝis grandegaj pluretaĝaj butikcentroj. La filioj de la ĉeno portas multajn nomojn; la nomo "Edeka" estas portata de nur la malplimulto de filioj. Ne estas malofte trovi du superbazarojn unu apud la alia, portante malsamajn nomojn kaj ambaŭ apartenantaj al la ĉeno Edeka.
Edeka havas plurajn filiojn kiuj funkciigas vendejoj ekster Germanio - en Rusio, Ĉeĥio, Danio kaj Aŭstrio [4].
{{cite web}}
: Missing or empty |title=
(help)