Edgar Morin (naskiĝis en Parizo la 8an de julio 1921) estas franc-sefarda juda intelektulo, filozofo kaj verkisto. Unu el la plej gravaj pensuloj de la moderna Francio. Verkis dekojn da libroj kaj centojn da artikoloj. Faris decidan kontribuon al la epistemologia diskuto pri nova organizo de scio kaj edukado.
ununura filo de komercisto de Tesaloniko, Edgard Nahoum, kaj orfiĝis je patrino dum infanaĝe. Frutempe li ŝatis difini sian identecon kiel nov-maranon (de sefarda origino) kaj ateisto.
En Francio, li akiris doktoriĝon pri Historio kaj Geografio, kaj licencion pri juro (1942), sed tuj poste aliĝis al la rezistmilito de 1942 ĝis 1944 kiel leŭtenanto de la francaj batalantaj partizanoj. [1] Tiam li ludis gravan aktivan rolon kaj, interalie, renkontis François Mitterrand kun kiu li starigis estonte daŭran konfidencon. Finmilite li, konservante la partizanan kaŝnomon «Morin», agadis kiel aligito al la franca armea stabo en Germanio (1945), poste kiel direktanto de oficejo «propagando» de la franca milita registaro (1946), Tiam li verkis L’An zéro de l’Allemagne (la jaro nulo de Germanio) kie li priskribas la tiaman situacion de la germana popolo.
Estis ĝuste tiu libro kiu gajnigis al li la estimon de Maurice Thorez, tiam la unua sekretario de la franca komunisma partio, kiu lin ŝarĝis kontribui en la verkado de periodaĵo Les Lettres françaises (Francaj Leteroj); el tiu revuo, tamen, li estis iom post iom flankenmetita ĉar riveliĝis ĉiam pli lia kontraŭstalina rezistado 1949: pro tio li malaproksimiĝis, plivere li estis malproksimigita, el la Franca Komunisma Partio. En 1955, li animis rondon kontraŭan al milito en Alĝerio kaj aktivis en maldekstraj movadoj kontribuante, al la kreado de PSU (Partio Socialista Unuigita)
Konsilte de Georges Friedmann, konita dum la germana okupacio, kaj apogite de Maurice Merleau-Ponty, Vladimir Jankélévitch kaj aliaj intelektuloj, li okupiĝis ĉe la CNRS (Centro Nacia por sciencaj esploroj) (1950), kie ellaboris plurdisciplinan eseon pri popolaj moroj (1967): verko taksata la uverturo de la multaj postaj eseoj pri etnologio inter la novaj sociaj sciencoj
En 1960 li partoprenis en la filmado de dokumenta filmo pri la vivo de Francio, kune kun Jean Roche.
Li interesiĝis pri modoj kulturaj kiuj jam elstariĝis sed ankoraŭ ne estis konsideritaj ĉe intelektularo: L'Esprit du temps (La Spirito de la tempo, 1960), La Rumeur d'Orléans (La Voĉo de Orléans, 1969). Li kunfondis kaj direktis CECMAS (Centro de studoj pri amaskomunikoj), en kiu li ellaboris kaj publikigis esplorojn pri televido, la kanzonaro ktp en la revuo Communications (Komunikadoj)
Dum sesdekaj jaroj Morin pasigis kelkan tempon en latinameriko kie lekciis ĉe fakultatoj de sociaj sciencoj. En 1969, li akceptis inviton profesori ĉe Instituto Salk por Biologiaj Studoj de San Diego (Usono), kie li renkontis Jacques Monod, aŭtoro de la fama verko Hasard et la Nécessité (La hazardo kaj la Neceso), kaj ekkonceptis la fundamentojn de la «kompleksa penso» sur kiu li ellaboris sian «esplormetodon».
Nuntempe (2010) li honore membras ĉe diversaj naciaj kaj internaciaj akademioj, esplorcentroj kaj penscentroj, dum liaj verkoj daŭre ekzercas fortan influon en diversaj landoj eĉ ekstere de Eŭropo. Kaj kontribuas al la disvastigado de la celoj de la pacismaj kaj neviolentaj movadoj. Spure de tiuj idealoj, li apogis kaj subtenis, dum la franca porprezidenta balotado (2007), la kandidaton (ĉi-kaze Christian Garino) de la movado Esperanto-Liberté (Esperanto-Libereco).
Ankaŭ, eble plie, interesas lia pensa itinero kaj filozofia evoluo, kiu filtriĝas el diversaj liaj verkoj (ekzemple en «Autocritique» de 1959). Sume, li startis el la plej sincera juna adhero al marksismo kiel respondo al la mondviziaj demandoj de la homo, por ĝin fine elimini kiel mondvizion aŭ kiel scienca metodo por la solvo pri la sociaj problemoj ,sed finiĝis por denunci ties antiscencecon kaj kontraŭraciecon. Intertempe, male, li portis sian atenton al religio: religio, tamen, sen preciza dieco kiel povus esti Budhismo aŭ io simila. Tia elekto dependas precipe el lia juĝo pri monoteismo, kiu laŭ li estas grava kaŭzo de konfliktoj. Tiu juĝo, severa kaj, laŭ kelkaj liaj estimantoj/kritikistoj, ankoraŭ bezona je kompara esploro, kondiĉis lian menssintenon rilate la amplekson de la religia fenomeno: tiu ĉi, eĉ ne sufiĉe analizita, ne permesus akuzi pri perforto monoteismon pli ol politeismojn, dum prihomaj sciencoj pelus distingi religiojn el la homa ruza pasio kiu tiujn fleksas ankaŭ al siaj egoismaj maljustaĵoj.
Oni kreis ankaŭ centron por studoj pri la pensado de Edgar Morin, kiu celas konigi ties penson kaj samtempe orienti la junularon.