Ediger-Eller | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Cochem-Zell | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Cochem-Land | |||||
Urborajtoj | Setleja komunumo (Ortsgemeinde) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02675 | |||||
Poŝtkodo | 56814 | |||||
Aŭtomobila kodo | COC | |||||
Oficiala Municipokodo | 07135024 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Norbert Krötz | |||||
Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Ravenéstraße 61 56812 Cochem | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 916 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 6′ N, 7° 9′ O (mapo)50.0980555555567.1508333333333Koordinatoj: 50° 6′ N, 7° 9′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 99 m | |||||
Areo | 19,13 km² | |||||
Ediger-Eller estas rejnland-palatinata komunumo en la distrikto Cochem-Zell. Ĝi estas parto de la komunumaro Cochem. Ediger-Eller estas ŝtate agnoskita turisma loko kaj estas laŭ la federacilanda plano baza centro.[1]
Ediger-Eller situas ĉe la rivero Mozelo. La urboparto Eller troviĝas piede de la monto Calmont.
La unuaj mencioj de ambaŭ lokoj estas dokumentitaj minimume ĝis la jaro 636. Verŝajne la lokoj jam ekzistis en la romia epoko. Oni trovis argilajn rompopecojn el romia manufakturo apud Treviro.
Pli malnovaj setlejaj spuroj – restaĵoj de ŝtona remparo de fuĝburgo el kelta tempo – troviĝis sur la monto Hochkessel je la alia bordo de la rivero. Sur tiu flanko de la mozelo oni trovis ankaŭ romi-gaŭla tombejaro proksime de la kapelo en Neef. Malmultaj restaĵo oni trovis de posteno de romia legiono sur la kresto de la monto Calmont.
En urboparto Eller jam troviĝis en la 5a jarcento, do en la merovida tempo, monaĥejo konsekrita al sankta Fridoleno. Apud la malfruromana turo estas baroka navo, kiu estas bone ekipita. Inter alia ĝi havas orgenon de Stumm. En la vid-al-vida kapelo de St.-Arnulf pendas murpentraĵo el la 15a jarcentro kies motivo estas la „mokado de Jesuo“ laŭ desegno de Martin Schongauer. La bienaj domoj de Pyrmont kaj Treviro el la 16a jarcento, hodiaŭ genta domo de la sinjoroj de Landenberg-Trimborn.
Malantaŭ la fervoja ponto troviĝas deklivo de 65° kruteco . La alsuda deklivo de la monto Calmont estas la plej kruta vitejo de la mondo. La monto altas 378 m super MN. Migrado laŭ la grimpopado sur la montkresto estas unu el la plej impresaj aventuroj ĉe Mozelo. Vid-al-vide sur la iama „Insula Sankt Nicolai“ staras la ruino de la monaĥeja preĝejo de la augustena kolegiato Stuben. Ĝi fondiĝis en 1137.
En la jaro 1794 francaj revoluciaj trupoj okupis la du komunumojn kaj unuigis ilin. En 1815 la komunumoj fariĝis prusaj. En 1877 la Kaiser-Wilhelm-Tunelo estis konstruita tra la monto inter Ediger kaj Cochem. La tunelo havas longecon de 4.205 m kaj estas la plej longa fervoja tunelo de Germanio kaj nomiĝas la imperiestro Vilhelmo la 2a. La tunelo estas parto de la mozela linio.
Ekde 1946 la du komunumoj estas parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 7an de junio 1969 kadre de administra reformo el la du komunumoj Eller kaj Ediger fariĝis la komunumo Ediger-Eller.[2]
La 10an septembro 2010 Ediger-Eller icevis la titolon „plej bela loko en Rejnlando-Palatinato. Poste ĝi ricevis oran medalon en la federacia konkuro Nia vilaĝo havas estonton.[3]
La du plej gravaj ekonomiaj branĉoj estas vinproduktado kaj turismo. La plej ofta vinkutivaro estas Rislingo. La vitejareo vastas 22 ha. Post longjara regreso sur la Calmont-deklivo, la kultivado de vitoj tie denove kreskas ekde 2005. Lokaj vinareoj estas Ediger Elzhofberg kaj Ediger Osterlämmchen.