Ege Granda Teleskopo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Nasmyth telescope (en) ![]() infraruĝa teleskopo grandega teleskopo ![]() | ||
Geografia situo | 24° 35′ 21″ S, 70° 11′ 30″ U (mapo)-24.5893-70.1916Koordinatoj: 24° 35′ 21″ S, 70° 11′ 30″ U (mapo) | |
Lando(j) | Ĉilio vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ege Granda Teleskopo (akronime EGT; angle Extremely Large Telescope; aŭ mallonge ELT), antaŭe angle European Extremely Large Telescope (E-ELT [1]), estas venontgeneracia optika teleskopo konstruata por la Eŭropa Suda Observatorio (ESO) [2]. Ĝi havos primaran spegulon kun diametro de 39.3 metroj kaj malĉefa spegulo kun diametro de 4.2 metroj, kiuj estos kunmetita de 798 sesangulaj spegulelementoj. Tio igos ĝin la plej granda optika teleskopo de la mondo en la videbla kaj infraruĝa gamo.
Krome, tiu teleskopo estos ekipita per adapta optika sistemo, ok gvidaj laseraj radioj, kaj kelkaj grandaj sciencaj instrumentoj 13 el la ekzistantaj optikaj teleskopoj ekde 2017 [3][4]. La teleskopo estas atendita havigi fotojn 16 fojojn pli akrajn ol tiuj de la Kosmoteleskopo Hubble [5].
La EGT estas atendita signife antaŭenigi astrofizikan esploradon, precipe en la kampo de planedoj ekster la sunsistemo, la unuaj galaksioj en la universo, supermasivaj nigraj truoj, malluma materio kaj malluma energio, kaj la eltrovo de akvo kaj organikaj molekuloj en praplanedaj diskoj [6].