Egidio Romualdo Duni | |
---|---|
![]() Egidio Duni ĉe sia piano, ĉirkaŭ 1760 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1708 en Matero |
Morto | 11-an de junio 1775 (67-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | itala |
Familio | |
Frat(in)o | Emanuele Duni (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto ![]() |
Egidio Romualdo Duni (naskiĝis la 11-an de februaro 1708, mortis la 11-an de junio 1775) estis itala komponisto kiu studis en Napolo kaj laboris en Italio, Francio, kaj Londono. Li skribis kaj itallingvajn kaj franclingvajn operojn.
Duni naskiĝis en Matera kaj instruiĝis je muziko fare de sia patro, Francesco Duni, kaj du fratinoj. En la aĝo de naŭ jaroj, li eniris la Conservatorio di Santa Maria di Loreto apud Napolo. Tie laboris li kun Giovanni Battista Pergolesi, Giovanni Paisiello, Leonardo Vinci, kaj aliaj majstroj de la itala opero.
Lia unua sukceso estis la opero Nerone, kiu enkondukiĝis ĉe la roma Karnavalo en 1735. Poste li veturis al Londono kun la opero Demofoonte (1737), kaj revenis Italien por fariĝi maestro di cappella en Parmo en 1749.
La postan parton de sia kariero pasigis li en Francio, kie li rolis en la disvolvo de la Comédie mêlée d'ariettes (frua formo de la opero komika), per tiaj verkoj kiel Le peintre amoureux de son modèle ("La pentristo kiu amis sian modelon", Parizo, 1757), La fée Urgèle ("La feo Urgel", Fontanbelo, 1765), and L'école de la jeunesse ("La lernejo de la junularo", Parizo, 1765).
Li mortis en Parizo. Lia frato Antonio (1700–66) ankaŭ estis komponisto, kaj lia frato Emanuele (1714–81) estis juristo kaj filozofo.