La egipta bluo estas la unua konata nenatura (artefarita) kolorigaĵo, kiun malkovris la egiptujanoj en la Antikva Egipto, verŝajne dum produktado de egipta fajenco. Tie ĝi estis la koloro de Amon-Reo. La kolorigaĵo disvastiĝis jam en la antikvo al antikva Grekio, Romio, Mezopotamio.
Ĝia kemia konsisto: kalcio-kupro-silicio (CaCuSi4O10 aŭ CaO·CuO·4SiO2).
Ĝia produktado okazas per la brulproceso: