Ehime FC aŭ plene duonangle Ehime Football Club (japane 愛媛フットボールクラブ, mallonge 愛媛FC) estas japana profesia klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo ekde 2006 apartenas al la 2-a divido de la Japana Ligo. Ĝi havas sian sidejon en la urbo Macujama, ĉefurbo de la gubernio Ehime.