Ekfantos | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | en antikva Sirakuzo | |
Morto | ||
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo filozofo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ekfantos aŭ Ekfanto (en antikva greka: Ἔκφαντος) aŭ Efantos aŭ Efanto (Έφαντος) estas obskura greka antaŭsokrata filozofo. Eble li eĉ fakte ne ekzistis.[1] Li estis ankaŭ identigita kiel la Pitagoro de la 4-a jarcento a.K., kaj kiel subtenanto de suncentrismo. Priskribita kiel el Sirakuzo, tiu povas esti aŭ ne esti la sama figuro kiel la ja atestita Ekfanto de Krotono.
Ekfantos akceptis la ekziston de atomoj. Li akceptis la ekziston de malplena, vakua, spaco. Ekfantos akceptis, ke la Kosmo (Universo) estas farata el atomoj kaj estas nur unu Kosmo regata de la providenco (πρόνοια). Li estis la unua el pitagoranoj kiuj atribuis fizikan substancon al la pitagoraj unuoj.
Ekfantos, kiel Heraklides Pontikos, kredis, ke la Tero turnas ĉirkaŭ sia centro el okcidento orienten, kiel rado, kvazaŭ ĝi havas akson de rotacio.[2]