Ekieca helmintoteko (Helminthotheca echioides (L.) Holub) aŭ Pikro (latine: Picris L, 1753) kaj Pikro eĥia (Picris echioides L.) estas herbeca jara planto el la familio Asteracoj, plej ofte konsiderata, kiel trudherbo.
La specio echioides estas nomata tiel pro la simileco kun specioj de la genro Echium (Ekio), kiuj posedas etajn aspraĵojn surface de la folioj.
La planto altas de 30 ĝis 60 cm kaj estas plene kovrita de rigidaj haroj, foje kurbaj, kun kroĉiloj finiĝantaj per glandetoj.
La tigo staras, rondas, striatas kaj malregule disbranĉiĝas.
La folioj intense verdas kaj lancformas. La bordo ondumas. Ili pli grandas kaj larĝas ĉe la bazo, kie ili ligiĝas al la tigo per alapetiolo. Tiu ĉi petiolo malaperas ĉe la supera parto de la planto, kie la folioj pli etas. La superaj ne posedas petiolon kaj brakumas la tigon.
La floroj, orflavaj kaj 20 ĝis 30 mm longaj, havas ligulon kaj pedunklon, havas langetformajn petalojn.
La frukto estas brun-flava akeno, iom kurba kun ondumantaj strioj kaj denta apekso, finiĝanta per longa beko portanta flugilojn kaj fiksita sur konveksa flora receptaklo.
Ĝi kreskas de julio ĝis septembro ĉu en kultivataj lokoj, kiel trudherboj, ĉu en nekultivejoj, ĉu borde de vojoj. Ĝi ŝatas varmon kaj sekecon kaj estas nitroema. La vivmedio estas kultivejoj, senkultivejoj, vojbordoj, digoj. Nitrogenema.
Ĝi troviĝas ĉefe en suda Eŭropo (mediteranea regiono), en Sudokcidenta Azio, en Nordafriko kaj Makaronezio, sed pli kaj pli disvastiĝas en orienta Eŭropo, kie ĝi fariĝas adventica.