Eklezia provinco estas administra unuo en kristanaj eklezioj, konsistanta el grupo de najbaraj episkopujoj kaj gvidata de unu ĉefepiskopo aŭ metropolito.
En la nuntempa Latina Eklezio, regata per la Kodekso de la Kanona Juro de 1983, eklezia provinco (latine provincia ecclesiastica) estas arigo de najbaraj apartaj ekleziaj distriktoj[1], kun plenaj rajtoj de jura persono[2] kaj administrata de provinca ĉefepiskopo asistata de provinca koncilio[3].
La ekleziaj provincoj originas el la administra organizado de la antikva Romia Imperio. En la malfrua Romia Imperio (ekde la Tetrarkio), la provinco estis parto de tio, kio tiam oni nomis diocezo.
Ekde la 4-a jarcento - 5-a jarcento, tiu organizado estis reprenita de la romkatolika eklezio, kiam inverso de signifo okazis : la diocezo fariĝis subdivido de la eklezia provinco.
La episkopoj, kiu sidis en la gravaj romiaj urboj, aŭ « provincaj », akiris la supervidan rajton sur la episkopoj de la malpli gravaj urboj : ili estis nomitaj ĉefepiskopoj ekde la 6-a jarcento.
Pluraj diocezoj konsistigas eklezian provincon, sub aŭtoritato de metropolita ĉefepiskopo, kies diocezoj havas rangon de ĉefepiskopujo. La episkopoj, kiuj dependas de li, estas sufraganoj.
En la Mezepoko, en la eŭropaj landoj, kiuj heredis de la Romia Imperio, la malnovaj romiaj provincoj estis konservataj.