Ekspedicio Polaris

Itinero de la ekspedicio Polaris

La ekspedicio Polaris (1871–1873) estis estrita de la usonano Charles Francis Hall, kiu intencis esti la unua ekspedicio por atingi la punkton de la Norda Poluso. Sponsorita de la usona registaro, ĝi estis unu el la unuaj seriozaj klopodoj al la Poluso, post tiu de la brita ŝipoficiro William Edward Parry, kiu en 1827 atingis latitudon 82°45′ Norde. La ekspedicio malsukcesis ĉe sia ĉefa celo, kaj suferis pro ribelo, nekompetenteco, kaj malbona estrokapablo.

Disvolvigo

[redakti | redakti fonton]

Sub la estreco de Hall, la ŝipo Polaris eliris el Novjorko en Junio de 1871. Ĉirkaŭ Oktobro, la ŝipanoj estis vintrumante ĉe la bordo de norda Gronlando, farante preparojn por la vojaĝo al la Poluso. Hall revenis al la ŝipo el esplora sleda veturo, kaj subite malsaniĝis. Antaŭ morti, li akuzis membrojn de la ŝipanaro esti veneninte lin. Fakte eltombigo de lia korpo farita en 1968 montris ke ja li estis englutinta grandan kvanton de arseniko en la lastaj du semajnoj de vivo.

La ĉefa atingo de la ekspedicio estis atingo de la 82°29'N latitudo per ŝipo, rekordo tiam. Survoje suden, deknaŭ membroj de la ekspedicio separiĝis el la ŝipo kaj navigis sur glaciaĵo dum ses monatoj kaj 1,800 mejloj (2,900 km) antaŭ esti savitaj. La damaĝita ŝipo Polaris derivis kaj vrakis ĉe Etah, Gronlando, en Oktobro 1872. La restantaj homoj kapablis survivi la vintron, kaj estis savitaj la venontan someron. Okazis proceso por enketi pri la morto de Hall, sed oni ne faris akuzojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Henderson, B. (2001). Fatal North: Adventure and Survival Aboard USS Polaris, The First U.S. Expedition to the North Pole. NAL. ISBN 0-451-40935-3.
  • Heighton, S. (2006). "Afterlands". Houghton Mifflin. ISBN 0-618-13934-6.

Prienketado

[redakti | redakti fonton]
  • Scrapbooks on the Polaris Expedition held at the American Geographical Society Library, UW Milwaukee

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]