Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
O00.– | (ĉia) ektopia gravedeco (kodo "O nul nul") | |
O00.0 | abdomena ektopia gravedeco | |
O00.1 | ovodukta ektopia gravedeco | |
O00.2 | ovaria ektopia gravedeco | |
O00.8 | kroma ektopia gravedeco | |
O00.9 | ne precizigita ektopia gravedeco | |
Ektopia gravedeco eksterendometria enplantado kaj kreskado de la embrio/feto.
En la tuba-ovaria gravedeco la feta sako (fetujo) konstituiĝas parte per la tubo kaj per la ovaria histo. En la ovaria gravedeco la kreskado okazas tute en ovaria parenkimo (sekrecia histo), kvankam la ovario povas adaptiĝi pli facile ol la tubo, ofte rompiĝas frutempe. La abdomena gravedeco povas esti ĉu primare (unugrade) enplantita ĉu sekundare, tiukaze post unua enplantado en la tubo aŭ en la ovario. Lia ofteco estas 2,5 elcentoj el ĉiuj ektopiaj gravedecoj kaj estas precipe sekundara (duaperiodaj, duagradaj). La ovo plantiĝas ĉirkaŭ abdomenaj organoj kaj la placento intermetiĝas inter la intesto, la veziko, la hepato ktp. samtempe ekzistante decidua reakcio en la peritoneo. Tiuspeca gravedeco produktas ofte mortan feton (litopedion), kiu petriĝas, kalciiĝas (litopedium signifas petra bebo) aŭ maceris, sed aliakaze la feto povas supervivi ĝis la fino, kvankam tio estas tre danĝera ĉar ofte estas organa misformigo.
Unu el 100 aŭ 200 vivaj novnaskitoj, pli ofta en multakuŝintinoj ol neakuŝintinoj.
La ektopia gravedeco devas esti pripensata kiel kaŭzo de abdomena doloro en ĉiu virino, kies gravedeca laboratoria testo pozitivas. La unua celo estas diagnozi la urĝeco laŭ la risko antaŭ trafi ĝuste la loko de la gravedeco.
Sonografiaĵo montrante korbatantan embriujon en la tubo havas grandan specifecon je ektopia gravedeco.
La ektopia gravedeco evoluas ĝis la tuba aborto aŭ la tuba rompiĝo. Unuaokaze formiĝas sekundara abdomena eksterutera gravedeco. Duakaze okazas malekstera sangado ĉu karastrofe ĉu kronikanemie.
Frua diagnozo permesas ĝin kuraci per Metroteksato (50 miligramoj po korpa kvadrata metro) se okazas ke:
Ĥirurgio: salpingektomio (forpreno de la utera tubo/salpingo).