Ekzercspaco Waffen-SS ĉirkaŭ Benešov | ||
---|---|---|
armea spaco [+] | ||
Lando | Ĉeĥio | |
- koordinatoj | 49° 46′ 17″ N, 14° 30′ 42″ O (mapo)49.77150833333314.511566666667Koordinatoj: 49° 46′ 17″ N, 14° 30′ 42″ O (mapo) [+] | |
Ekzercspaco Waffen-SS ĉirkaŭ Benešov | ||
Vikimedia Komunejo: SS-Truppenübungsplatz Böhmen [+] | ||
Ekzercspaco Waffen-SS Bohemio (germane SS-Truppenübungsplatz Beneschau, ekde la 1-a de septembro 1943 SS-Truppenübungsplatz Böhmen), estis establita en maerto de 1942 en spaco proksimume de Vultavo, Sázava, fervojlinio Prago-Tábor (sektoro Čerčany-Olbramovice), fervojlinio Olbramovice–Sedlčany kaj plu de hodiaŭa ŝoseo I/18 el Sedlčany direkte al Příbram ĝis rivero Vultavo. La komandantejo havis sidejon unue en Benešov, ekde aŭtuno de 1943 en kastelo Konopiště. La funkcio de komandanto de la preparata ekzercspaco estis establita la 1-an de novembro 1941. En kvin fazoj okazis forloĝigo de plimulto de devenaj loĝantoj (cca 30 000 personoj) el proksimume 65 municipoj, la malpli granda parto de la loĝantaro (proksimume 40 %) estis okupita en la tn. SS-Hof, sekurigantaj provizadon de la ekzercejo per agrikultura produkto.[1] En la spaco validis germanaj regnaj leĝoj. Iom post iom ĉi tie estis establitaj artileria lernejo, lernejo de tankaj grenadistoj, pionirara lernejo, lernejo de ĉastankoj kaj lernejo de atakantaj kanonoj. En Hradištko estis en la jaro 1943 establita filio de koncentrejo Flossenbürg. La ekzercejoj ne estis plenamplekse ĝis fino de la milito finiogotaj.
Similan ekzercspacon de SS kun nomo Heidelager (SS-Truppenübungsplatz Heidelager) estis ankaŭ en Pollando ĉe urbo Dębica.