En genetiko, ekzono[1] estas nukleotida sekvenco en geno, kiu enkodigas parton de la matura ribonuklea acido (RNA) farita de tiu geno, post splisado kaj forigo de la intronoj.[2] Alivorte, la ekzono estas la mala koncepto de la introno.
La termino ekzono originis kiel mallongigo de la esprimo esprimota regiono; la termino estis inventita de la Usona biokemiisto Walter Gilbert en 1978:
„ La nocio de la cistrono […] devas esti anstataŭigita per la nocio de transskriba unuo enhavanta regionojn, kiuj perdiĝos for de la matura mesaĝanto — kiuj, laŭ mia sugesto, nomiĝu intronoj (por intragenaj regionoj) — alterne kun regionoj esprimotaj — ekzonoj. The notion of the cistron […] must be replaced by that of a transcription unit containing regions which will be lost from the mature messenger — which I suggest we call introns (for intragenic regions) — alternating with regions which will be expressed — exons.”