El Grullo | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Jalisco | ||
Regiono | Sierra de Amula | ||
Poŝtkodo | 48740−48753 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 825 | ||
Loĝdenso | 146 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 19°48′N 104°13′U / 19.8°N, 104.217°U (mapo) | ||
Alto | 880 m | ||
Areo | 157,2 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Grullo Municipality [+] | |||
El Grullo estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas El Grullo. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 037. El Grullo signifas en la hispana "La virgruo".
El Grullo apartenas al la regiono Sierra de Amula kiu situas relative okcidente interne de la subŝato. Al tiu regiono apartenas entute 11 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 21825 loĝantojn. El tiuj estis 10630 viroj kaj 11195 virinoj. La komunumo havas surfacon de 157,2 km². La meza alteco estas 880 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 24,1 C. En la komunumo estas 854,3 mm da precipitaĵo jare.
En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 6243 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 5575 scipovis legi kaj skribi kaj 663 viroj estis analfabetoj. Do 10.62 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 6867 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 6239 sciis legi kaj skribi kaj 618 virinoj estis analfabetoj. Do 9 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en El Grullo vivis 18233 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 19 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,104 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).