El Pedregal | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19327 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 1° 34′ U (mapo)40.7795239-1.5708608Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 193 m [+] | ||
Areo | 23,2 km² (2 320 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Pedregal, Guadalajara [+] | |||
El Pedregal [elpedreGAL] (La Ŝtonejo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 63 loĝantoj sur areo de 23,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pedregaleños respektive .
El Pedregal situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la plej orienta pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1193 m super marnivelo; je 167 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23,2 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°46′46″N 1°34′15″Ok. Najbaras la municipoj El Pobo de Dueñas, Blancas, Pozuel del Campo, Ojos Negros kaj Setiles.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 78 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Pedregal, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Pedregal kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 63 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.