Por samtitola artikolo vidu la paĝon El Pedroso de la Armuña (stacidomo). |
El Pedroso de la Armuña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37410 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 5° 24′ U (mapo)41.080277777778-5.3997222222222Koordinatoj: 41° 5′ N, 5° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 828 m [+] | ||
Areo | 20,26 km² (2 026 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Pedroso de la Armuña [+] | |||
El Pedroso de la Armuña estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco. El Pedroso de la Armuña estas tradukebla etimologie al La ŝtonejo de la A.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj El Pedroso de la Armuña kaj La Ventosa, okupas totalan areon de 20,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 222 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 30 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Limas norde kun Espino de la Orbada, oriente kun Cantalpino, sude kun Arabayona de Mógica kaj okcidente kun Pitiegua kaj La Orbada.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. En Julio 1916, la loĝloko alinomiĝis de El Pedroso al El Pedroso de la Armuña pora diferenci ĝin disde alia samnoma loĝloko nome El Pedroso, Provinco Sevilo, Andaluzio.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.