El lado oscuro del corazón | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El lado oscuro del corazón |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1992, 22 jan. 1998 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Eliseo Subiela |
Produktisto(j) | Roger Frappier • Suzanne Dussault |
Scenaro | Eliseo Subiela |
Muziko de | Osvaldo Montes |
Rolantoj | Darío Grandinetti • Sandra Ballesteros • Nacha Guevara • André Melançon • Jean Pierre Reguerraz • Mónica Galán • Hugo Arana • Mario Benedetti • Jesús Berenguer • Pablo Brichta • Jorge Dória • Luis Gianneo • Jorge Lanata • Juan Leyrado • Chela Ruiz • María Elena Sagrera • Miguel Ángel Solá • Walter Soubrié • Néstor Zacco • Inés Vernengo • Tito Haas • Carmen Renard • Diego Leske • Salvador Sammaritano • Andrea Tenuta • Eliseo Subiela |
IMDb | |
El lado oscuro del corazón (La malhela korflanko) estas argentin-kanada drama-surrealisma filmo verkita kaj reĝisorita de Eliseo Subiela kaj ĉefrolulita de Darío Grandinetti, Sandra Ballesteros, Nacha Guevara, André Mélançon kaj Jean Pierre Reguerraz. Ĝi premieris la 21an de majo 1992. La intrigo estas bazita ĉefe sur la poezia verkaro de Oliverio Girondo, kaj duarange sur poeziaĵoj de Mario Benedetti kaj Juan Gelman.
Oliverio (Grandinetti), bohemieca poeto, trairas Bonaeron kun amikoj, fronte al morto, serĉante virinon kapablan "flugi". En la daŭro de la filmo, la poezio de Mario Benedetti, Juan Gelman kaj Oliverio Girondo interplektiĝas kun tipaj lokoj de la ĉiutageco kaj argentina kaj urugvaja. Ĉe rostitaĵo kaj la drinkejaĉoj de Bonaero kaj Montevideo, la pensaro de la protagonisto intermite miksiĝas kun la fikcio, nur por plej bone montri la sintenon de la centra ĉefrolulo.
Unu el la plej memorindaj scenoj de la filmo konsistas en surlita amparo postseksa. La fino estas tute surpriza. Li diras, ke li serĉas virinon kapablan "flugi", kaj tuj li premas butonon kaj la liton renversiĝas englutante la virinon.