El perro del hortelano | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El perro del hortelano |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1996 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Javier Aguirresarobe |
Reĝisoro(j) | Pilar Mercedes Miró Romero |
Produktisto(j) | Enrique Cerezo |
Scenaro | Pilar Mercedes Miró Romero |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Emma Suárez • Carmelo Gómez • Ana Duato • Blanca Portillo • Rafael Alonso • Maite Blasco • Miguel Rellán • Ángel de Andrés López • Josu Ormaetxe |
Honorigoj | Goya Award for Best Director • Goya Award for Best Actress • Goya Award for Best Adapted Screenplay • Goya Award for Best Cinematography • Medal of the Circle of Cinematographic Writers for the best actor |
IMDb | |
El perro del hortelano estas hispana komedia filmo reĝisorita de Pilar Miró kaj premierita en 1996. La titolo devenas de hispana populara esprimo: «como el perro del hortelano, que ni come ni deja comer» (kiel la hundo de la fruktoĝardenisto, kiu nek manĝas nek permesas manĝi); la hundo estas animalo nevegetarana kiu ne manĝas la legomojn de la fruktoĝardeno de sia mastro, sed ne permesas, je aliaj animaloj manĝu ilin. La tuta frazo referencas al la intrigo: la grafino Diana ne povas ami Teodoro kaj tial ŝi permesas lin nek ami nek esti amata de ajna alia virino.
La filmo estas adaptaĵo de samnoma teatraĵo de Lope de Vega.
Diana, grafino de Belflor, estas juna, klera, impulsema kaj inteligenta. Ŝi estas enamiĝinta de Teodoro, sed li estas ŝia sekretario kaj tial ŝia subulo, kaj krome li jam estas engaĝiĝinta kun la damo Marcela (servistino de la grafino). Movita de ĵaluzo kaj envio, ŝi baraktas por apartigi la du amantojn, kreante komplikajn kaj konfuzajn situaciojn, kiujn la ĉirkaŭuloj ne komprenas, ĉar oni ne povas supozi, ke ŝi amas subulon. Kiam ŝi sukcesas fari tion, ŝia amintereso al Teodoro malpliiĝas (ĉar ŝia ĵaluzo trankviliĝas se Teodoro flirtas kun neniu), kio metas lin en granda konfuzo, tute ne komprenanta kion esperas de li la grafino. La jam komplikan situacion komplikas plie letero ricevita de nericevunto, murdokomploto fare de aliaj pretendantoj al la grafino ktp. En tiu situacio servisto helpas Teodoro-n, dum Marcela akompanas la grafinon. Plia komplikaĵo venas pro la apero el eksterlando de iu grafo kiu iam perdis sian filon dum vrako, nome la propra Teodoro, kiu nun jam ne estas subulo de la grafino, sed samklasano. Ŝajnas, ke la malfacilaĵoj por ke ambaŭ amantoj finfine povu plenumi sian amon, malpliiĝas. La malicaj pretendantoj estas venkitaj kaj almenaŭ la du ĉefaj amparoj povas plenumi siajn dezirojn: Marcela devas kontentiĝi kun la servisto de Teodoro.
Aktor(in)o | Rolulo |
---|---|
Emma Suárez | Diana |
Carmelo Gómez | Teodoro |
Fernando Conde | Tristán |
Ana Duato | Marcela |
Miguel Rellán | Fabio |
Juan Gea | Federico |
Ángel de Andrés López | Ricardo |
Maite Blasco | Anarda |
Rafael Alonso | Ludovico |
José Lifante | Octavio |
Blanca Portillo | Dorotea |
Vicente Díez | Celio |
Cesáreo Estébanez | Leónido |
Diego Carvajal | Camilo |
Felipe García Vélez | Lirano |
Michael Caballero | Bufono |
Vicente Cuesta | Furio |
Miguel Arribas | Antonelo |
Josu Ormaetxe | Paĝio |
João Lobo | |
Sofía Reis | Servistino de Diana |
Inter aliaj premioj, la filmo ricevis sep Goya-premiojn, inter kiuj tiu al plej bona vestaĵaro. Vere la tuta filmo estis desegnita kun abunda koloraro kaj en vesatxjoj kaj en internoj kaj eksteroj de palacoj (filmite en palacoj de Portugalio).