El viaje de Carol | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El viaje de Carol |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 6 sep. 2002 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Gonzalo Fernández Berridi |
Reĝisoro(j) | Imanol Uribe |
Produktisto(j) | Andrés Santana |
Scenaro | Imanol Uribe |
Loko de rakonto | Kantabrio • Nov-Jorko |
Muziko de | Bingen Mendizábal |
Rolantoj | Clara Lago • Juanjo Ballesta • Álvaro de Luna • María Barranco • Carmelo Gómez • Rosa Maria Sardà • Andrés de la Cruz • Andrés Lima • Carlos Kaniowsky • Ana Villa • Rogério Samora • Daniel Retuerta |
IMDb | |
El viaje de Carol (La vojaĝo de Carol) estas hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe, kiu premieris en 2002, kaj estis bazita sur la romano A boca de noche de Ángel García Roldán.
Carol, 12-jaraĝa knabino, de hispana patrino kaj usona patro, vojaĝas por la unua fojo al Hispanio en la printempo de 1938 akompanante sian patrinon, Aurora, separita de sia patro, piloto en la Internaciaj Brigadoj, kiun ŝi amegas. Ŝia alveno al la loĝloko de la patrino transformas familian etoson plenplena je sekretoj. Ribelema, ŝi oponas la konvenciojn de mondo kiu estas nekonata al ŝi. La kompliceco kun Maruja (Rosa María Sardá), instruistino, la vivolekcioj de ŝia avo Amalio (Álvaro de Luna) kaj ŝia speciala aprezo al knabo nome Tomiche (Juan José Ballesta) malfermas pordojn al universo de sentoj propraj de plenkreskuloj kiuj faros sian vojaĝon interna itinero, vivoplena kaj neforgesebla.