Elektrocentralo Orot Rabin | ||
---|---|---|
karbobruliganta centralo | ||
Geografia situo | 32° 28′ 0″ N, 34° 53′ 10″ O (mapo)32.46666734.886111Koordinatoj: 32° 28′ 0″ N, 34° 53′ 10″ O (mapo) | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Situo | Hadera | |
| ||
Posedata de | The Israel Electric Corp. Ltd. vd | |
Orot Rabin karba elektrocentralo (hebree אורות רבין, signifante Lumoj de Rabin) estas termika centralo de la israela elektrokompanio. Ĝi estas la plej granda elektrocentralo en Israelo. La fonto de brulaĵo estas bituma karbo [1].
Ĝi situas ĉe la mediteranea marbordo proksime al la nordokcidenta urbo Hadera en la Distrikto Ĥajfo. Ĝuste norde de la centralo situas la ruinoj de Caesarea Maritima.
La centralo estis konstruita en la jaroj ĉirkaŭ 1981-1996. Ĝi estas nomita laŭmemore de la tiama ĉefministro de Israelo Jicĥak Rabin.
Ĝi havas instalitan produktadkapaciton de 2 590 MW, dividitan en 6 proksimume egalajn blokojn/turbinojn [2].
La tria kamentubo estas 300 metrojn alta kaj estas la dua plej alta strukturo en Israelo (post la radaro en Dimona). La malmola karbo estas liverata per ŝipo. La elektrocentralo do havas sian propran ĝeton.