Kiel elektrofono oni nomumas, sinapoge sur la Hornbostel-Sachs-sistematiko, ĉefe la grupo de muzikiloj, kiuj bezonas por la reproduktado de la sono kapaŭskultilon aŭ sonamplifilon adaptitan al la lokaj kondiĉoj kun postsekva laŭtsonilo. Ĉe tiu la fakte uzata tekniko de la songenerado kaj la ludmaniero estas multvaria.
En pli vasta senco al la elektrofonoj ankaŭ povas aparteni MIDI-aparatoj, kiuj ne disponas pri propra tonenigo aŭ utilas nur por la storado de laŭaj MIDI-komandoj (sekvenciloj). Ĉar jen la limo al la komputoteknologio estas ne precizaj, ne eblas kategoriigo, kaj tion la uzanto mem ankaŭ ne konsideras necesa.
Oni povas distingi laŭ songenerado aŭ ludmaniero.
En la germanlingva literaturo la moravia predikanto Prokop Diviš havas la honoron, krei la unuan elektrofonon jam ekde 1730 per la evoluigo de la Denis d´or, sekvate de la franca jezuito Jean Baptiste de la Borde 1759 per sia Clavicin électrique. Antaŭ ĉio la unua estas citita en adekvataj enciklopedioj, tamen neniam kun ekzakta funkcipriskribo.
Curt Sachs notas en sia enciklopedio Reallexikon el la jaro 1913: