Eliksiro en la antikva medicino, en alkemio kaj magio estas esencaĵo de kuracaj herboj aŭ aliaj magiaj substancoj en alkoholo kun diversaj eblaj aldonaĵoj.
En la mezepoka latina lingvo de alkemiistoj la vorto nomiĝis elixirum, kiu venis el la araba vorto الإكسير (al-iksir, "la esenco") kaj probable origine devenis de la malnovgreka vorto xerion (pulvoro).
Dum la mezepoko ankaŭ magia likvaĵo por transformigo de malmultekostaj metaloj al oro aŭ arĝento, pri kiu revis kaj kiun serĉis la alkemiistoj, nomiĝis eliksiro. Laŭ la moderna kemio la ekzisto de tia transformiga likvaĵo ĝis nun ne pruveblis kaj kontraŭus ĉiujn leĝojn de kemio. La eliksiroj de alkemiistoj tamen dum tiu epoko konsideriĝis ĉionsanigaj kuraciloj kaj al pluraj el ili oni atribuis junigan aŭ vivoplilongigan efikon.
En fabeloj kaj en la fantasta literaturo kaj plue en magiecaj rolludoj "eliksiroj" ofte havas gravan rolon. Foje ili estas kuraca, foje magia trinkaĵo aŭ havas la renomon de "eliksiro de eterna vivo" aŭ "de eterna juneco". Ekzemple oni laŭ la legendo atribuas al la alkemiisto Nicholas Flamel el la 13-a jarcento la konon produkti tian vivoplilongigan eliksiron – multaj aliaj fantastaj verkoj, interalie la romanoj pri la sorĉista lernanto Hari Poter kaj ŝtono de la saĝuloj, aludas al tiu legendo.
Kuraca trinkaĵo estas likva kuracilo, kies trinkado (laŭ efikeco de la trinkaĵo) povas renovigi certan parton de la korpa forto kaj saneco, en la fikcia formo de Mana-trinkaĵo ankaŭ povas renovigi psikajn fortojn.
Magia trinkaĵo estas likvaĵo, kies trinkado veku aŭ plifortigu magiajn fortojn, aŭ transportu magiajn efikojn al la trinkanto. Ĝi prepariĝas fare de magie spertaj personoj – ekzemple sorĉistoj, sorĉistinoj aŭ keltaj druidoj – por doni al la magiisto aŭ al alia persono, konscia aŭ nekonscia pri la trinkado de la magia likvaĵo, certajn avantaĝojn (respektive malavantaĝojn). Nuntempe arkeologoj supozas ke la "magiaj trinkaĵoj" de la keltaj druidoj estis alkoholo kun herbaj esencoj, kiuj desinfektis vundojn kaj tial grave helpis pri la sanigo de vunditaj militistoj.
Fama literatura ekzemplo estas la eliksiro de la druido Miraklomiks el la bildstria serio pri la gaŭlo Asteriks, kiu post la trinkado dum iom da tempo al la trinkinto donu superhomajn fortojn.
Trinkaĵo sole produktita de la firmao "H.J. Bridges, L Schumacher, Posteulo" en Anvers/Antwerpen, Lozanastraat/rue Lozane 219-221. La prezo de unu botelo en 1913 estis 1 Sm. La firmao varbis en "Belga Esperantisto" (oktobro 1913 paĝo 40)