Elina Pohjanpää | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Armi Elina Annikki Pohjanpää |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1933 en Helsinko |
Morto | 13-an de januaro 1996 (62-jaraĝa) en Surgical Hospital, Helsinko |
Mortokialo | Buŝa kancero |
Tombo | Tombejo Hietaniemi |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Ambaŭseksa finna lernejo de Helsinko |
Familio | |
Patro | Arvi Pohjanpää (en) |
Edz(in)o | Pentti Siimes (1956–1996) |
Infanoj | Paula Siimes (en) , Tarja Siimes (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra aktoro filmaktoro |
Armi Elina Annikki POHJANPÄÄ (8-a de aprilo 1933 en Helsinko – 13-a de januaro 1996 en Helsinko) estis finna aktoro. Ŝi estis en 1950-aj kaj 1960-aj jaroj unu de la plej popularaj filmaktoroj en sia lando. Ŝi aktoris ekzemple en filmoj de entreprenoj Fennada-filmi kaj Suomen filmiteollisuus. Unuan fojon en filmo Pohjanpää aktoris en 1950 en filmo Amor hoi!. Ŝi aktoris ankaŭ proksimume kvardek jarojN en urboteatro de Helsinko. Pohjanpää laboris ankaŭ eN muzika teatro. Filmoj, kie ŝi aktoras, estas ekzemple komedio Rakas varkaani, dramo Juha, soldata farso Tyttö lähtee kasarmiin kaj krima filmo Komisario Palmun erehdys. En 1952 ŝi komencis aktori en urbteatrejo de Kotka. Ŝia edzo estis Pentti Siimes ekde 1956. Ili havas tri filinojn, el kiuj Tarja kaj Paula estas aktoroj Ŝi estis multflanka aktoro, kaj feminECa, sprita komikisto kaj bona dramaktoro.