La Eliro (hebree יציאת מצרים, Jeciat Micrajim, "Eliro el Egiptio"; greke Ἔξοδος, Eksodos; latine Exodus) estas la precipa historia evento priskribita en la biblia samnoma libro.
Laŭ la rakonto, la Judoj, kiu sklave setladis en Egiptio eliris tra la Sinaja duoninsulo, en la direkton de Kanaano, gvidate de Moseo. Tiu liberiĝo estas memorata en la rito de la Pesaĥo (pasado, pasko).
La plejparto de studuloj hodiaŭ dubas pri la historia naturo de la rakonto pri la Eliro. [1][2][3] Kvankam, iuj akceptas la teorion de la tradicia interpreto, konatan kiel "Teorio de la Eliro Malfrua", kiu datas la eventon ĉirkaŭ la dua duono de la -13-a jarcento (-1250 al -1200), dum la regado de faraono Ramseso la 2-a aŭ de lia posteulo Merenptah. La tieldirita “Teorio de la Eliro Frua” proponas, male, daton pli antikvan kaj rekondukeblan al du malsamaj historiaj eventoj: la hipotezo Hyksos, laŭ kiu la hebreoj koincidus kun la dominado de Hyksos kaj estis forigitaj de Egiptio de Ahmozo (ĉirkaŭ -1550 al -1525), kaj la hipotezo vulkana, laŭ kiu la judoj eliris el Egipto je la tempo de la mediaj kaj sociaj malordigoj kaŭzataj de la vulkano Thera aŭ Santorino (-1630), dum la regno de Ahmozo. Tamen tiu lasta hipotezo perdis kredeblecon en tiuj lastaj tempoj. Rezistas, tamen, en la malfrua kaj frua hipotezo, la “migra supozo”: spontane kaj pace la judoj forlasis la Nilan Delton direktiĝantaj al Kanaano.
La precipa, kaj preskaŭ sola, historia fonto rilate tiun eventon estas la biblia rakonto de la Eliro. Laŭ la tradicia dokumenta hipotezo, la teksto estis definitive redaktita, same kiel la aliaj libroj de la Torao aŭ Pentateŭko, ĉe la epoko de la reveno en la Reĝlandon de Judujo de la deportitoj de la Babilona ekzilo (-597 al -539) sur bazoj, libraj kaj voĉtradiciaj, antaŭaj: la Javeista fonto (J) reiranta al -1000, la Eloista fonto (E) malfrua, datebla al -800, la tieldirita sacerdota fonto (P) eĉ pli malfrua ĉar dateblas ĉe la definitiva redakto, en la -5-a jarcento. La diversaj fontoj, parte harmoniigitaj en la nuna libro-Eliro, montras iujn signifajn malakordojn.
Sed multaj ne taksas la Eliran libron kiel fidela kaj preciza historia rakonto. Inter la kialoj:
La eksterbibliaj historiaj fontoj ne rekte helpas konfirmi aŭ malkonfirmi la rakontaĵojn. Jen la libraj elementoj de la okazintaĵoj:
La informa rakontaro povas esti tiel listigitaj:
La datado de la eventoj rilataj al la Eliro kaj la aneksita identigado de la faraonoj referitaj estas hipotezaj ĉar la libro Eliro ne liveras historiajn referencojn klarajn kaj precizajn. La libro enscenejigas du apartajn faraonojn, ambaŭ anonimajn;
Ekde la antikvaj tempoj estis proponitaj diversaj identecoj por la faraonoj kaj la atento firmiĝis precipe sur la faraono de la Eliro antagonisto de Moseo, do sur Ramseso la 2-a. Tiel pensis Herodoto, Diodoro Sicilia, Eŭsebio el Cezareo, ktp.
La teoria ke la judoj estis identigeblaj kun la Hyksos forigitaj el Egipto de la faraono Ahmozo (ĉ. 1550-1525) estas kredita ĉe la aliĝantoj al la teorio de la Frua Eliro. Tiu estis kredita inter la Ekleziaj Patroj de la unuaj jarcentoj, kun la escepto de Eŭsebio de Cezareo, kaj priskribata de Herodoto kaj Jozefo Flavio.
La plejgranda parto de la modernaj studuloj kaj ekzegezistoj [6] orientiĝas, male, identigi la faraonon de la “opreso” kun Ramseso la 2-a (ĉirkaŭ -1279 al -1212) pro tio ke tiu faraono konstruigis la urbojn en kiuj punlaboriste estis okupitaj la sklavigitaj judoj, nome Pitom kaj Pi-Ramses.
Ebla datado estas deduktebla el 1 Regoj 6,1, el kiu alvenas informo ke, la konstruo de la templo de Salomono, komencita en la kvara jaro (eble en -968), okazis 480 jarojn post la eliro de Izraelidoj el Egipto. Tiu aludo reirus al -1448, nome el la epoko de Tutmoso la 3-a, kaj plifortikigas la teorion de la Frua Eliro. Tamen tiu jaro ne konsiderindas kiel historia dateno, sed kiel nura erudiciula kaj malfrua kalkulo kiu baziĝas sur la sacerdotoj ŝarĝitaj ekde Aaron ĝis Zadok, obligita per 40, la tradicia daŭro de generacio. [7]
a) Fuĝo el opresado.
Estas la kaŭzo elmontrita de la libro mem: la popolo forlasis Egiption por sin liberigi el la sklava kondiĉo.
b) Forigitaj de la egiptanoj same kiel la Hyksos.
La judoj kaj Hyksos estis ambaŭ forpelitaj de Egiptujo kiam la faraonoj reakiris kontrolon de la lando de la Hyksos. (Hyksos estis ŝemida popolo, kiel la judoj, invadis Egiption ĉirkaŭ la jaro -l700, establante sian ĉefurbon en Avaris, en la Malalta Egipto, kie ili regadis ĝis kiam faraono Ahmozo sukcesis rekonkeri, el la Alta Egipto, la Malaltan.)
Tiu hipotezo Hyksos havas originojn antikvajn: la unua kiu identigis judojn kun Hyksos estis Herodoto, en la -5-a jarcento, reprenita poste de Jozefo Flavio kaj de kelkaj Ekleziaj Patroj, sed oni rimarkigas ke judoj en la egipta lando havis ne regan postenon sed nur duarangan, kiu diferencas de la pozicio de la patriarko Jozefo.
c) Paca elmigro.
Laŭ iuj historiistoj, la Eliro estis movtema metaforo por ŝanĝo de politika aparteno al iu regiono aŭ urbo aŭ socia grupo kaj, do, ankaŭ de lando, rilate al la uzo de la vortoj shē't (eliro) kaj yāshā' "eliri").[8] La esprimo, tial, Eliro signifus “fino de la egiptia regado” en Kanaano, evento vere historia okazinta dum la transiro de la Bronzepoka kolapso, kiam Egiptio perdis ĝian potencon de Kanaano.
Iom post iom, tamen, perdiĝus la reala signifo de la metaforo kaj al ĝi oni atribuis tiun tradicion ĉirkaŭ la fino de la -8-a jarcento, kiam disvastiĝis la asiria praktiko deporti signifan proporcion de la gento el unu regiono al alia, kaj kiam subpuŝe de invadantaj popoloj eliris el la norda izraela regno serĉantoj de rifuĝo en la direkto de la suda regno de Judujo. Ja, la unuaj atestaĵoj pri la nova signifo de la vorto troviĝas ĝuste en la lingvaĵo de la popolo de Izraela reĝlando antaŭenpuŝita de la asiria premo.
La nova formulo estus poste retroaktive aplikita al pasintaj rakontaĵoj pri la transmigrado inter la duoninsulo Sinaja kaj la Delto de Nilo, kuniĝis al la rakontaĵoj pri la grupoj de Habiru servantoj de Ramseso la 2-a krei la “historio” de le Eliro. Tiu legado pri la Eliraj eventoj helpus kompreni la kialojn de la multaj ekscesoj agantaj kiel mitoj en la Eliro mem.
Laŭ Eliro (12,37), la nombro de judoj forfuĝintaj kaj longatempe restantaj en la dezerto estis formita de 600.000 (hebree “elef”) viroj, al kiuj necesas aldoni virinojn kaj infanojn. Kune kun tiu amaso la teksto (12,37) la teksto mencias “ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, (kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro)” [1], identigeblaj kiel homoj nejudaj (eble egiptanoj aŭ iam enmigrintoj. Se tio veras, la popolo devis atingi la 5 aŭ 6 milionojn da homoj. Historia subteno por tia granda migrado ne estis malkovrita.
Iuj proponis, ke la rakonton estis influita per aparta epopeo, ke la vorto “elef” estas koruptita, aŭ ke la termino “elef” tie signifis “familion” aŭ “klanon”, anstataŭ la ciferon "mil". Do forfuĝis 600 familiajn klanojn, kiuj kune formos tutan nombron de 50-100 miloj individuoj.[9]
Pri la senco kaj historieco de tiuj plagoj oni vidu artikolon Dek plagoj de Egiptujo.
La antikva hieroglifa papiruso Ipuwer havas lamentoj, kiuj dokumentas politikan fragmentadon, malabundon, malordon kaj profanadon de temploj. Tiuj reprenas la samajn temojn kiel Eliro, do eble estis la origino de la rakonto. Tiu papiruso estis ekzamenita en 1909, kaj estis datita al la epoko de 12-a dinastio, nome al la periodo de -2200 al -2050.
Teme, la transiro de la Ruĝa Maro (aŭ Scirpa Maro, aŭ Skirpa Maro) (14,15-31) aludas al la potenca triumfo de la "dia helpo" super la maro kaj super la kaoso, kiu, laŭ la biblia pensado, estas reprezentata ĝuste de la maro[10]. Tamen ne necesas demitigi la rakonton ĝis negi la tutan historian valoron, ĉar ĝia nuklea historio povas kunvivadi kun la epopeca ekzaltigo.
Jen la signifajn malsamaĵojn inter la diversaj fontoj de la rakonto pri la efektiva amplekso de la miraklo:
Spuroj de javeista kaj sacerdota versioj videblas en 14,21 2 kaj en 14,24-25.
La Elira (13,18) asertas ke, la juda popolo, elirante el Egiptio, direktiĝis al Yam-Suf, nome al “skirpa maro”. La identigo pri tiu maro ne estas certa: skirpoj ĉeestas en ĉiuj akvoj, enaj kaj malenaj de la egiptia zono. Oni, tial, provis igi akceptebla la transiron indikante diversajn lokojn, [2]. Ekzemple:
La unuaj du identigas la Skirpan Maron kun branĉoj de la Ruĝa Maro, malfacile akordigeblas kun la fonto javeista, laŭ kiu la maro sekiĝis pro “forta elorienta vento” (14,21); la aliaj du, male, rilataj al marĉejaj lagaj akvoj, povas konsideriĝi akordigeblaj.
Unu teorio estas, ke la erupcio de la vulkano Santorino influis la historion rakontatan en la Eliro. La naturaj ampleksaj distordoj provokitaj de tiu erupcio etendiĝis ankaŭ al Egipto kun gravaj ŝanĝoj en la konfigurado de riveroj kaj marbordoj. Ankaŭ la Ruĝa Maro suferis malordigojn ĝis lasi senakvajn zonojn kiuj bone konitaj de Moseo permesis la fuĝon. Ke la erupcio provokis distordojn naturajn kaj sociajn kelkaj deduktas ankaŭ el internaj politikaj kaj artaj eventoj en tiutempa Egipto. Kreiĝis tiu opinio per diversaj sciencaj kontribuoj. Ĉio ekokazus en la la -14-a jarcento. [12].
Alia realisma hipotezo de kelkaj studuloj por la transiro tra la Ruĝa Maro estas, ke la faraono ne koncedis la liberon al la izraelidoj sed nur la permeso ke ili iru oferi al sia Dio en zono eksteregipta, kun la respektivaj familioj (12,31-33 ). Malantaŭe de la juda popolo sekvis egiptia armeo bone ekipita. Tiu ordonis al Moseo grande ekbruligi por ke la popolo povu marŝi ankaŭ noktotempe.[13]. Sed li decidis, ŝanĝante itineron, direktiĝi en la direkto de la maraj marĉejoj, tiel ke la egipta armeo ne povus agadi en tereno taŭga al batalo.
Sendube eblas ke, okaze de la plej grandaj tajdaj ekskursoj, en najbaraj lagoj de la Ruĝa Maro alsurfacadis zonoj sekigitaj meze de alsurfacaj rifoj (videblaj ankoraŭ hodiaŭ), permesantaj la transiron el unu bordo al la alia ankaŭ kun pezaj transportiloj, estante la sablo de tiu akvejoj sufiĉe kompakta. Moseo, koninte tre bone la fenomenon, elektis la ĝustan momenton, en la ĝusta nokto, kaj transirigis sian popolon... meze de la akvoj dispartigitaj... ne nepre age de Dio (14,21). Kiam ektagiĝis, la armeanoj ekvidis la fuĝon kaj decidis postsekvi la izraelidojn. Sed, laŭ la kalkuloj de Moseo, kiam revenis la suno revenis ankaŭ la tajdaj akvoj kaj pereis la soldataro de la faraono kaj pro la impeto de la akvoj kaj pro la pezaj armiloj!
Ĉio tio supozas, eble kun fundamento, ke nur Moseo konis kaj spertis la fenomenon dum la ekziliaj tempoj kaj kapablis profiti de la fenomeno ankoraŭ nekonita de la egiptanoj. Ke Moseo bone sciis pri la fenomeno certe eblas, sed ĉu eblas ke la egipta armeo tion ne sciis?
En la rakontata de la Eliro, Moseo ricevis la ordontabulon de la Dek Ordonoj (dekalogo) (!9,10ss) ĉe Sinaja Monto. Toponimia memoro pri Sinaja Monto perdiĝis, same kiel pri aliaj lokoj menciitaj en la Eliro. Diversaj proponoj antaŭeniris:
En literaturaj versioj kaj kinaj temantaj pri la Eliraj eventoj, la faraonoj de la opreso kaj de la Eliro estas precize identigitaj en Setio la 1-a kaj respektive Ramseso la 2-a ties filo, tiel ke okazis ke ili povis fariĝi temoj de la kolosa “La dek ordonoj” (filmo de 1956) kaj de la animacia filmo “La Princo de Egipto” (1998).
Tiu identigo, kvankam hipoteza, ofertis materialon por enscenejigi la konflikton inter Moseo kaj Ramseso la 2-a, konsiderita ofte la plej granda kaj potenca faraono de la antikva Egipto.
Estis mukiza teatraĵo “La dek ordonoj” (2003).