Elisa Tovati | |
---|---|
Elisa Tovati, januaro 2012
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Elisa Touati |
Naskiĝo | 23-an de marto 1976 (48-jaraĝa) en Parizo |
Deveno | Parizo, Francio |
Ĝenroj | franca popmuziko |
Profesio | Kantistino, aktorino |
Retejo | elisa-tovati.fr |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Cours Florent |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.elisa-tovati.fr |
Elisa TOVATI, naskiĝnome Elisa Touati (naskiĝis la 23-an de marto 1976 en Parizo) estas franca kantistino, aktorino kaj televida famulino.
Elisa Tovati naskiĝis en 1976 de rus-maroka juda deveno en Parizo, Francio. Frue en sia vivo, ŝi montris interesiĝon pri teatro, kaj adoleske ŝi kun-prezentis la televidan programon Y'a pas d'lézard. La stelula kun-prezentanto estis Stéphane Tapie.
Dum paso de la jaroj, ŝi rolis en multaj telefilmoj kiel Navarro, Highlander kaj Extrême Limite. Ŝia kantista kariero estis evoluonta kiam ŝi estis rimarkita dum Soleil de Roger Hanin kaj la pli grava La Vérité si je mens ! 2 (2001) en kiu ŝi rolis la amikinon de José Garcia.
En 2007 ŝi stelulis en 99 Francs en kiu rolis Jean Dujardin kaj Vahina Giocante.
Ŝia kantista kariero komenciĝis la saman jaron kiam ŝia lasta granda filmo aperis. Ŝi kompilis sian unuan albumon kies nomo devenas de ŝia plej unua kanzono kaj unuopaĵo, enirigante ĝin en "Top 50" en francaj ĉartoj, Moi, je t'aime pour rien. Ŝia plej freŝdata albumo, Ange Étrange, aperis en 2002 kaj estis ebligita de aliaj en la muzika industrio, nome: Rick Allison, Richard Seff, Patrick Bruel, Yaël Benzaquen kaj muzika kolegino Axelle Renoir.