Elizabeth Anderson interalie povas referi al la jenaj personoj (ordigitaj laŭ jaro de naskiĝo):[1]
- Elizabeth Garrett Anderson (1836-1917), angla kuracistino kaj luktantino pri virinaj rajtoj, la unua virino kiu gajnis medicinan kvalifikiĝon en Britio
- Elizabeth Milbank Anderson (1850-1921), usona filantropino kaj defendanto pri publika sano kaj virina eduko
- Bessie Anderson Stanley (1879-1952), usona poetino
- Elizabeth Anne Roche Anderson (1908-antaŭ 1984), skota sportistino de Badmintono
- Betty Harvie Anderson (1913-1979), Baronino Skrimshire of Quarter, brita konservisma politikistino
- Liz Anderson (1930-2011), usona kantistino-komponistino
- Elizabeth Anderson, naskonomo de Elizabeth Goodwin (naskita ĉirkaŭ 1940), skota sportistino de Badmintono
- Beth Anderson (naskita en 1950), usona komponistino
- Beth Anderson (naskita en 1954), usona popmuzika kantistino el Kentukio
- Elizabeth S. Anderson (naskita en 1959), usona filozofino laboranta en la Universitato de Miĉigano
Krome la nomo povas rilati al
- PS Eliza Anderson, usona vaporŝipo movigita per du flankaj radoj de "remiloj", kiu kun interrompoj funkciis inter 1859 kaj 1898.
- Betty Anderson, fikcia karaktero en la romano Peyton Place de 1956, verkita fare de la usona verkistino Grace Metalious (1924-1964)
Komence de la 20-a jarcento furoriĝis infanlibro nomata The Goblins' Christmas, publikigita en 1908 en Los-Anĝeleso kaj pro finiĝo de la kopirajto nun disponigata en la projekto Gutenberg,[2] en la retejo openlibrary.org[3] kaj en la vikimedia komunejo. La aŭtorino, Elizabeth Anderson, foje citiĝas M. E. Anderson kaj eble estas Elizabeth Milbank Anderson, sed ĝis nun ne troviĝis klara pruvo pri tio.