Elote, choclo (ĉoklo) aŭ jojoto [hohoto] estas la freŝa nematura spadiko de maizo, kies grajnoj ankoraŭ konservas humidecon.
Ĝi ricevas diversajn nomojn laŭ la diversaj geografiaj zonoj: En Meksiko kaj Centrameriko (escepte en Panamo), ja estas nomata elote, vorto kiu devenas de la nahuatla vorto elotitutl ('freŝa spadiko')[1] reference al la spadiko kiu ankoraŭ estas en la planto kiu produktis ĝin (ĉu matura ĉu nematura), aŭ al tiu kiu estis ĵus rikoltita, kaj en kiu la grajnoj ankoraŭ konservas la naturan humidecon. Tiu termino estas uzata ankaŭ en la meksikaj kaj centramerikaj komunumoj de Usono.
En Sudameriko (Argentino, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj Peruo), la termino uzata por la sama koncepto indikita per "elote" estas "choclo", ĉoklo, kiu derivas de la keĉua vorto chuqllu.[2] En Kolombio kaj Venezuelo, kun pli da hispanlingva influo la koncepto estas konata simple kiel "mazorca", kiu estas la vorto por ajna maiza spadiko. En Venezuelo, oni uzas la vorton jojoto.