Elsa Einstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1876 en Hechingen |
Morto | 20-an de decembro 1936 (60-jaraĝa) en Princeton |
Mortokialo | Rena malfunkcio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Rudolf Einstein (en) |
Patrino | Fanny Koch (en) |
Edz(in)o | Albert Einstein (1919–1936) |
Infano | Margot Einstein (en) |
Parencoj | Albert Einstein (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Elsa EINSTEIN (18a de januaro 1876 – 20a de decembro 1936) estis la dua edzino kaj kuzino de Albert Einstein. Iliaj patrinoj estis fratinoj, farante ilin patrinflankaj gekuzoj, kaj krome, ilia patroj estis kuzoj, kio faris ilin patroflankaj duarangaj gekuzoj. Elsa havis la familinomon Einstein denaske, perdis ĝin kiam ŝi prenis la familinomon de sia unua edzo Max Löwenthal, kaj reakiris ĝin en 1919 kiam ŝi edziniĝis al sia kuzo Albert.
Ŝi komencis rilaton kun sia kuzo Albert Einstein en aprilo 1912,[1] kiam Albert estis ankoraŭ edzo de sia unua edzino, nome la fizikisto Mileva Marić. Einstein separiĝis el Mileva en 1914 kaj ilia divorco estis definitiva la 14an de februaro 1919. Elsa edziniĝis tri kaj duono de monatoj poste, la 2an de junio, 1919.[2]
Elsa pasigis plej el sia geedzeco kun Albert agante kiel lia sekretariino, protektante lin el nedezirataj vizitantoj kaj ĉarlatanoj.[3] Ŝi estis ankaŭ la ĉefa aganto por la konstruado de ilia somerdomo en 1929.[4]