Emil Nikolaus von Rezniĉek | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de majo 1860 en Vieno |
Morto | 2-an de aŭgusto 1945 (85-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Wilmersdorfer Waldfriedhof Stahnsdorf (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio Cislajtio Nazia Germanio ![]() |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Patro | Josef von Rezniček (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto universitata instruisto ![]() |
Emil Nikolaus Joseph Freiherr von Rezniĉek (ankaŭ: Rezniček; naskiĝis la 4-an de majo 1860 en Vieno; mortis la 2-an de aŭgusto 1945 en Berlino) estis aŭstra komponisto.
Li devenis de bohema familio kaj naskiĝis kiel filo de aŭstrihungaria generalo Joseph Rezniĉek, kiu la 4-an de januaro 1853 en Vieno estis nobeligita kiel kavaliro kaj la 2-an de januaro 1860 per diplomo de 1-a de februaro 1860 en Vieno kiel barono.[1] Li estis duonfrato de la pentristo Ferdinand von Rezniĉek (1868–1909). Dum sia restado en Prago, la 22-an de februaro 1887, naskiĝis lia unuenaskita filo, Friedrich ("Fritz"). Lia filo Friedrich poste servis kiel leŭtenanto en la aŭstra armeo antaŭ ol elmigri al Usono la 1-an de aŭgusto 1907, kie li prenis la familian nomon de sia patrino "von Marbod." Li edziĝis kun Katharina ("Katie") Riese el Dresdeno kaj ili kune edukis dek du infanojn.
Rezniĉek ricevis muzikan edukadon unue en Graz, poste ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko. Li estis teatrokapelestro en Zuriko, Graz, Stettin, Majenco, Mannheim kaj Vejmaro. Ekde 1909 ĝis 1911 li aktivis kiel unua kapelestro ĉe Komika Opero en Berlino. Ekde 1920 Reznicek instruis kompozicion ĉe la Ŝtata altlernejo por Muziko. Li estis membro kaj senatano de la Prusa Akademio de Artoj. Liajn komponaĵojn prosperigis i.a. dirigentoj kiel Arthur Nikisch, Gustav Mahler, Felix Weingartner, Richard Strauss kaj Leo Blech. En nazia Germanio Reznicek estis renoma komponisto. Julie 1933 li prezentigis unuan fojon sian solenan uverturon ekestinta en 1925, kiu finas per la naciisma kanto Die Wacht am Rhein, sub la nova titolo Liberigita Germanio.[2] Ekde 1934 ĝis 1942 li estis germana delegito en la "Permanenta Konsilantaro por Internacia Kunlaboro de Komponistoj". En 1935 li ricevis la Goethe-medalon por arto kaj scienco,[2] kaj la 20-an de aprilo 1936 Adolf Hitler denove profesorigis lin.[3] En 1938 oni prezentis lian arĉkvarteton kadre de la Regnaj Muzik-Tagoj. Samjare la Regna Muzikĉambro proponis lin kiel regna kultursenatano.[2] Ekde 1940 Reznicek ricevis ĉiumonatan honorpagon kaj decembre 1944 unufojan doton pri 30.000 Regnaj Markoj.[4]
Li estas entombigita sur la Arbara Tombejo en Wilmersdorf.
En Germanio la uverturo de la opero Donna Diana estis vaste konata per la televido. Eltranĉaĵo de ĉi tiu uverturo estis la enirmelodio de muzika kvizelsendo disradiita ekde 1969 ĝis 1985 ĉiumonate sub la nomo Ĉu vi rekonas la melodion. Unuan fojon post 1942 oni denove povis spekti Donna Diana sub teatra direkcio de Kirsten Harms en 2003 ĉe Opero Kiel en la enscenigo de Alexander von Pfeil. De ĉi tiu prezentado sub la muzika direktado de la dirigento Ulrich Windfuhr la eldonejo cpo publikigis kadre de sia Reznicek-eldono surdiskgitan registraĵon.