Eminio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eminio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eminia lepida (Hartlaub, 1881) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Eminio (Eminia lepida) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Eminia, kio nomigas la specion en Esperanto. Tiu birdo troviĝas en Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ruando, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj.
Ĝi estas birdo kun tre karaktera aspekto. En kapo tre larĝa nigra traokula strio iras el la nigra beko tra la malhelbruna okulo al la nuko kie eĉ plilarĝiĝas; supre estas helgriza frunto kaj pli griza krono dum sube estas helgriza vizaĝo tre kontrasta kun tre malhelbrunaj mentono kaj gorĝareo. Ankaŭ la subaj partoj estas tute helgrizaj kontraste kun olivecaj dorso, flugiloj, vosto kaj subvosto; en ŝultro estas rimarkinda malgranda makulo malhelbruna samkolora kiel la gorĝareo. La kruroj estas rozkolorecaj.
|