Emmanuelle Seigner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1966 (58-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Frat(in)oj | Mathilde Seigner kaj Marie-Amélie Seigner (en) |
Edz(in)o | Roman Polański (1989–) |
Infanoj | Morgane Polanski (en) , Elvis Polanski (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro modelo kantisto |
Emmanuelle SEIGNER (naskiĝis la 22-an de junio 1966) estas franca aktorino, manekeno kaj kantistino, konata kiel edzino de Roman Polański kaj pro la roloj en filmoj Le scaphandre et le papillon (2007) kaj Frantic (1988).
Seigner naskiĝis en Parizo, Francio kiel filino de fotista patro kaj ĵurnalista patrino. Ŝi estas nepino de la respektita aktoro Louis Seigner (1903–1991) kaj fratino de aktorino Mathilde Seigner. Ŝi lernis en katolika lernejo, komencis manekenadon en aĝo de 14. Ŝi atingis per la profesia manekenado internacian sukceson, konatecon.
Ŝi edziniĝis kun la poldevena filma direktoro Roman Polański en 1989. Ili havas du infanojn: filinon Morgane kaj filon Elvis. Li helpis ŝian aktoradon en filmo Frantic (1988) - ludis kun Harrison Ford-, kaj poste en Bitter Moon (1992), The Ninth Gate (1999) - lastan ludis kun Johnny Depp.