Encirtedoj apartenas al granda familio de parazitoidaj vespoj en la himenoptera ordo, kun ĉirkaŭ 3710 priskribitaj specioj en ĉirkaŭ 455 genroj. La larvoj de la plimulto estas primaraj parazitoidoj de Hemipteroj, kvankam aliaj gastigantoj estas atakitaj, kaj detaloj de la vivhistorio povas esti ŝanĝiĝemaj (ekz. iuj atakas ovojn, iuj atakas larvojn, aliaj estas hiperparazitoidoj, kaj iuj encirtedoj disvolviĝas kiel parazitoidoj de iksodoj). Ili troviĝas tra la mondo en preskaŭ ĉiuj vivmedioj, kaj estas ege gravaj kiel agentoj en biologia lukto. Ili ankaŭ povas prezentiĝi kiel ekologia minaco al la populacio de iuj specioj. Ekzemple, la endanĝerigita papilio Papilio homerus estas parazitita ĝis la grado de 77%.[1] Parazitoidaj vespoj estas la ĉefa kontribuanto al mortigado de ovoj en papiliaj specioj.
Iuj specioj montras rimarkindan disvolvan fenomenon nomata "poliembriiĝo", en kiu unu ovo multiĝas klone ene de la gastiganto kaj produktas multajn identajn plenkreskajn vespojn. Eĉ pli rimarkinde, iuj larvoj estas pli grandaj ol la aliaj kaj agas simile al la "soldatoj" de eŭsociaj insektoj, atakante iujn ajn aliajn vesplarvojn jam en la korpo de la gastiganto, kaj mortas sen reproduktiĝi ("altruismo").
Vespoj en ĉi tiu familio estas relative facile apartigeblaj de aliaj kalcidoideoj (Chalcidoidea) per karakterizaĵoj de la flugila vejnaro, per la migrado de la cerkoj antaŭen sur la metazono (kaj akompana distordo de la tergumeroj, kaj per tre pligrandigita mezopleŭro kun antaŭen poziciigitaj mezokoksoj.
Formortinta genro Archencyrtus estis priskribita el Sakalena sukceno de la mezocena epoko, en orienta Rusio.[2]
Ili estas tre malgrandaj insektoj de 0,5 ĝis 3,5 mm (1 mm averaĝe), fortikaj, mallongaj, kun platigita aspekto kun metala brilo de flava, oranĝa, ruĝa aŭ bruna koloroj. Trajtoj estas tintigaj flugiloj, transversa kapo, kun posta rando en arko de cirklo, anteno kun 5 ĝis 13 segmentoj en la femalo kaj klabforma, disbranĉiĝanta en la masklo, tarso kun 5 artikoj kaj tre mallonga pinto.
Ili estas karakterizitaj per: sama strukturo de mezaj tarsoj kiel Eupelmedoj; mezaj koksoj enmetitaj en la meza aŭ antaŭa parto de la segmento; mezaŝildo konveksa; cerka migrado antaŭen, deformante la lastajn tergumojn en "V" (tio ne facile videbla ĉe la mortinta insekto).
Ĉiuj estas entomofagaj insektoj: du Encirtedoj el tri estas izolaj endoparazitoidoj de hemipteroj, ĉefe de koĉoj de la genro Leucanium. La alia parazitas ovojn, larvojn aŭ krizalidojn de lepidopteroj, foliaj skaraboj, cimoj, muŝetoj kaj iksodoj. Copidosomatinaj estas ĉiuj parazitoj de Lepidoptera. Trechnites psyllae kaj Prionomitus mitratus estas endoparazitoj de Psylla pyri (pirpsilido). Compercia merceti parazitas la blaton Supella longipalpa. Iuj specioj ankaŭ estas hiperparazitoj de Encirtedoj, Apfelinedoj, Cinipedoj, Pteromaledoj, Brakonedoj, Driinedoj. Ĉi tio estas la kazo de Syrphophagus mamitus ĉe Psilidoj. La ovo estas longforma (tubeca) kaj ofte plurembriiĝas (fragmentiĝo de la ovo en multnombrajn embriojn). Ilia ciklo estas de 5 ĝis 50 tagoj, fekundeco de 100 ĝis 200 ovoj. La plenkreskuloj lekas la mielroson eligitan de la Homopteroj. La seksproporcio varias laŭ la specio de 2 ĝis 9 inoj por masklo. Estas nur po unu ovo por gastiganto kaj ĉiuj individuoj de la sama gastiganto estas de la sama sekso.
Ĉi tiu familio enhavas du subfamiliojn, entute ĉirkaŭ 460 genroj por 3 600 priskribitaj specioj: La Encirtina subfamilio konsistas el 350 genroj kaj 2800 specioj. La subfamilio Tetraknemina konsistas el 100 genroj kaj 800 specioj.
Ĝi estas familio kun la plej granda graveco en biologia lukto, ĉar ĝi estas la plej vaste uzata: ĉirkaŭ kvindek specioj estis uzataj ĝis nun kontraŭ la koĉo Anagyrus lopezi (De Santis, 1964), (Him. Tetraknemino) indiĝena al Sudameriko. Ĝi estis vaste uzata kontraŭ la manioka koĉo Phenacoccus manihoti (Matile-Ferrero) (Hom. Pseudokokcedo) en Afriko.
La uzo de Ageniapis fuscicollis en fruktoplantejoj de la iama Sovetunio por regi Yponomeute sukcesis. Encyrtus infelix kaj E. lacaniorum estas uzataj kontraŭ Saissetia en forcejaj kultivaĵoj. Copidosoma uruguayensis, devena el Sudameriko, estis liberigita en 1968 sur la tabak-kultivaj regionoj de Madagaskaro por batali kontraŭ la folia moteo, Phthorimaea operculella.
Ageniaspis citricola estis importita el Florido al Brazilo en 1998 kaj post bredado en laboratoriaj kondiĉoj la vespetoj estis liberigitaj en citrusplantejoj por ataki la rampantajn nimfojn de Citrusfolia fosisto (Phyllocnistis citrella) kaj nuntempe tiu encirtedo estas nature disvastigita en la tuta lando.
Tiu ĉi insekta familio havas minimume 460 malsamajn genrojn (iuj kun unusola specio). La plej gravaj genroj estas prezentitaj sube. Interkrampe estas indikita la minimuma nombro de iliaj specioj:
Taksoidentigiloj |
|
---|